Károly THAN [kAroj tan], laŭ hungarlingve kutima nomordo Than Károly estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (1870).

Károly Than

Károly Than [1] naskiĝis la 20-an de decembro 1834 en Hungara reĝlando, en Óbecse (nuntempa Beĉej en Serbio). Li mortis la 5-an de julio 1908 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Than frekventis gimnaziojn en Szabadka, Kalocsa, Szolnok, Nagybecskerek, poste li batalis en armeo de Jozefo Bem. Fine li ricevis abiturienton en Szeged en 1855, sed tiutempe li estis jam apotekisto. Li frekventis universitaton en Vieno, poste li studvojaĝis al Heidelberg kaj Parizo. En 1859 li ekinstruis en universitato de Vieno, en la sekva jaro en Pest (urbo). Li fondis kaj redaktis la unuan hungaran kemian revuon kaj li verkis la unuan hungaran farmacian libron. En 1908 li emeritiĝis, sed en la sama jaro li mortis. Li ricevis diversajn tiutempajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A vegyelemek paránysúlyáról (1861)
  • Feladatok a kémiai gyakorlatokhoz (1888)
  • A kisérleti chemia elemei (1897)

Memorigiloj redakti

  • gimnazio en Budapeŝto
  • memortabulo en Beĉej
  • memormedalo
  • memorlibro eldonita en 2008

Fontoj redakti