Telekgerendás [telekgerendAŝ] estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en Distrikto Békéscsaba. La loknomo signifas: parcelo-traba.

Mapo montranta, kie estas la vilaĝo en Hungario

Geografio redakti

Telekgerendás situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Békéscsaba. La lasta estas proksime.

Historio redakti

Post la turkoj la kampoj apartenis al Békéscsaba, kie farmoj formiĝis, precipe fare de slovakoj. En 1952 oni fondis memstaran vilaĝon. En 1991 luterana preĝejo konstruiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri terkultivo kaj bestbredado.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, preĝejo, poŝto, kuracejo.

Famuloj redakti

En loko, kie nun situas Telekgerendás, naskiĝis bestokuracisto Mátyás Palyusik.