ÁCHIM L. András (plennome en la hungara Áchim Liker András, naskiĝis en Békéscsaba, la 15-an de marto en 1871 – mortis samloke, la 15-an de majo en 1911), estis mastrumanto, kamparana politikisto, redaktisto. Lin mortpafis en disputo frato de Endre Bajcsy-Zsilinszky, Gábor Zsilinszky.

András L. Áchim
Persona informo
Naskonomo Áchim Liker András
Naskiĝo 16-an de marto 1871 (1871-03-16)
en Békéscsaba
Morto 14-an de majo 1911 (1911-05-14) (40-jaraĝa)
en Békéscsaba
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Li lernis en Békéscsaba kaj agadis politike tie. Li iĝis en 1905 reprezentanto de la Hungaria Reorganizita Socialdemokrata Partio en la parlamento. Li ideologie ligiĝis al la agrarsocialismaj ideoj, kvankam li estis grandbienulo, li apogis aferojn de la senbienuloj kaj malriĉaj kamparanoj. Li fondis en 1906 La Hungarian Sendependan Socialistan partion (pli poste: Hungaria Kamparana Partio) kaj ties semajnan eldonaĵon la Kamparanan Gazeton (Paraszt Újság). Li estis relektita al parlamentano en 1906, sed oni neniigis lian mandaton kaj ekis kontraŭ li juĝproceson pro ribeligo kaj ekscito kontraŭ klaso. Tiu proceso finiĝis en 1908 per liberparolo en Nagyvárad.

Li iĝis en 1910 denove parlamentano, li postulis burĝajn demokratiajn reformojn, agraran reformon. Lia abruptema kaj netolerema personeco kondukis al sia persona tragedio. En unua semajno de majo en 1911, liaj kontraŭuloj ekis gazetan kampanjon kontraŭ li en la budapeŝta gazeto Friss Újság. Lin nomumis kamparana reĝo, la kontraŭuloj akizis lin je subpremo, malamikigo. Áchim respondis en sia gazeto per artikola serio. Du filoj de unu akuzanto Zsilinszky, la 26-jara advokato Endre Bajcsy-Zsilinszky kaj la la 24-jara Gábor Bajcsy-Zsilinszky eniris en loĝejon de Áchim kaj dum disputo, interbatalo morte pafvundigis lin. La fratojn Zsilinszky oni liberparolis el la murdakuzo.

Literaturo redakti

  • KORODA Miklós: Áchim András. „A csabai parasztvezér” (Bp., 1946)
  • TIBOR János: Az Áchim L. András-féle békéscsabai parasztmozgalom (Békéscsaba, 1958)
  • Földmunkás és szegényparaszt mozgalmak Magyarországon 1848–1948 (I–II. redaktis PÖLÖSKEI Ferenc és SZAKÁCS Kálmán, Bp., 1962)
  • VÉR Andor: Emlékezés Bajcsy-Zsilinszky Endrére és a „Szabadság”-ra (Borsodi Szemle, 1965. 1. sz.)
  • DOMOKOS József: Egy választás története (Látóhatár, 1966. 3–4. sz.)
  • Géza Féja: Szabad csapat (r., Bp., 1965)