Gyula BENKA [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benka Gyula estis hungara instruisto, ĵurnalisto.

Gyula Benka
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1838 (1838-04-08)
en Békéscsaba
Morto 30-an de aprilo 1923 (1923-04-30) (85-jaraĝa)
en Szarvas
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkisto
vdr

Gyula Benka [1] Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de aprilo 1838 en Békéscsaba, li mortis la 30-an de aprilo 1923 en Szarvas.

Biografio redakti

Gyula Benka frekventis bazlernejon en Szarvas, kie lia instruisto estis Péter Vajda. Li plulernis en Sopron kaj Pozsony, poste en Berlino kaj Gotingeno. En 1862 li ekinstruis en la luterana gimnazio de Szarvas, en la sekva jaro li establis lernejan filion aŭ priinstruistan lernejon kun muzika lernejo. Li estis ties lernejestro inter 1884 kaj 1908. Li aprezis necesa instrui muzikon en ĉiuspecaj lernejoj. Li pianludis kaj orgenludis, ekde 1862 li gvidis la urban koruson. Inter 1880 kaj 1906 li ofte kontribuis en la urba gazeto, poste kelkajn jarojn li estis eĉ redaktoro.

Li ricevis reĝan premion en 1902.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kristóffy György élet- és jellemrajza (Gyula, 1876)
  • Tanítóképzés főgymnásiumunk kapcsában (Gyula, 1882)
  • A békési ág. hitv. ev. egyházmegye tulajdonát képező s az általa fenntartott szarvasi főgymnasium története (Gyoma, 1895)
  • Adatok a szarvasi ág. h. ev. főgimnázium történetéhez (Szarvas, 1907)
  • Az iskola és a társadalom (La lernejo kaj la socio, manuskripto)

Memorigiloj redakti

  • busto (1926) kaj strato en Szarvas [2]
  • lernejo "Benka Gyula Evangélikus Angol Két Tanítási Nyelvű Általános Iskola" en Szarvas [3]

Fontoj redakti