Partio de la Estonia Unuigita Maldekstro

La Partio de la Estonia Unuigita Maldekstro (estone Eestimaa Ühendatud Vasakpartei, ruse Объединённая левая партия Эстонии) estas estona politika partio kreita la 28an de junio 2008 per la kunveno de la Partio de la Maldekstro (socialisma kaj posteulo de la komunisma partio) kaj de la Partio de la Konstitucio (unu el la du ĉefaj rusaj partioj de Estonio)[1].

Partio de la Estonia Unuigita Maldekstro
flago
partio
Komenco 28-a de junio 2008 vd
Antaŭe Konstitucia Partio • Estonian Left Party vd
Lando(j) Estonio vd
Sidejo Talino
Ideologio

demokrata socialismonaturprotektismo • rusa naciismo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo political party
vdr
Partio de la Estonia maldekstro unuigita
Eestimaa Ühendatud Vasakpartei
(Partio)
partio
Lando  Estonio
Estro Sergei Jürgens,

Heino Rüütel

Fondiĝo 28an de junio 2008
Fondintoj Partio de la Maldekstro, Partio de la Konstitucio
Ĉefa sidejo Talino, Estonio
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Ekosocialismo, socialismo demokrata
Pozicio Maldekstro
Membroj 2012 (en 2014)
Internacia aliĝo Partio de la Eŭropa maldekstro
Retejo http://vasakpartei.ee/
vdr

Membro de la Partio de la eŭropa maldekstro, ĝi estas ekosocialisma, sed serĉas ankaŭ defendi la ruslingvan malplimulton de Estonio. Plej ofte, ĝi estas konsiderita kiel partio komunista, ĉefe per ĝiaj kontraŭuloj.

Ĝia koloro estas la ruĝo. Ĝiaj gvidantoj estas Sergei Jürgens kaj Heino Rüütel.

Balotoj redakti

Parlamentaj redakti

En 2015, dum la elektoj por la parlamento de Estonio (Riigikogu), la partio ricevis 764 voĉojn, t.e. 0,1% el ĉiuj voĉoj; ĝi do sendis neniun deputiton en la parlamenton, ĉar necesas havi pli ol 5% el ĉiuj voĉoj por eniri ĝin. Estis la unua nacia elekto en kiu partoprenis la partio; ĝi ne partoprenis la elekton de 2011.

Eŭropaj redakti

En 2014 la partio ricevis 0,1% el la voĉoj. En 2009 ĝi provis, sensukcese, unuiĝi kun la alia granda rusema partio (la Rusa Partio de Estonio); ĝi tamen ricevis 0,9% el la voĉoj (dum la Rusa Partio ricevis 0,3%). Ĝi do ĝis nun sendis neniun deputiton Strasburgen.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [http:// Oficiala retejo]