Ĉefministro de Estonio

La Ĉefministro de Estonio (estone Eesti peaminister) estas la estro de la Parlamento de la Respubliko de Estonio. La Ĉefministro estas nomumita de la Prezidanto de la Ŝtato, post kiam rondo de konsultoj estis okazigita inter la reprezentantoj de la politikaj partioj en la Parlamento. La parlamento povas kontraŭstari la nomumon de la prezidanto kaj meti kandidaton sur lian nomon kiel la estro de la parlamento. Plejofte, la elektita ĉefministro estas la estro de la plej granda partio kaj la gvidanto de la koalicio.

Ĉefministro de Estonio
Peaminister
Kristen Michal
Kristen Michal
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
premiero
Komenco 24-a de februaro 1918 vd
Poste State Elder vd
Lando(j) Estonio vd
vdr

La nuna Ĉefministro de Estonio estas Kaja Kallas, gvidanto de la Reforma Partio.

Historio

redakti

La posteno de ĉefministro unue estis establita post la sendependecdeklaro de Estonio de la Rusia Imperio en 1918.

En la unua konstitucio de Estonio (de 1920 ĝis 1933), parlamenta demokratio estis establita en la lando. La pozicio de la nova ĉefministro estis nomita ŝtatestro (riigivanem), kaj liaj potencoj kombinis la pozicion de ĉefministro kaj prezidanto. En la tiama sistemo enkondukita, la dissolvo de la parlamento estis nur ebla post referendumo, kaj la forigo de la ĉefministro estis ebligita per mocio de malkonfido [1]. En la praktiko, la potenco de la ŝtatestro estis relative malgranda.

Post referendumo en 1933, la dua konstitucio de Estonio (de 1934 ĝis 1938) estis verkita. Laŭ kiu, la pozicio de la ĉefministro estis adaptita al la maniero kiel ĝi estas akceptita en prezidentaj reĝimoj [2]. Nun, la nomumo kaj forigo de ĉefministro ebligis nur la prezidanto de la lando, same kiel la dissolvo de la registaro kaj parlamento. Tiel, en 1934, Konstantin Päts nomumis sin al la pozicio de ĉefministro en la sama tempo kiel sia pozicio kiel ŝtatestro, kaj li deĵoris en tiu kombinita pozicio ĝis 1937. En tiu ĉi potencopozicio, Fats povis prokrasti baloto por la posteno de ŝtatestro kaj ankaŭ elektojn por parlamento. En 1937 Päts kombinis la oficon de prezidanto kaj ĉefministro en ununuran oficon. En 1938, post renoviĝintaj elektoj sub la tria konstitucio ( de facto 1938 ĝis 1940, de iure 1938 ĝis 1992) li estis elektita al la pozicio de Prezidanto de la Ŝtato (kaj la nura pozicio kiun li starigis estis aboliciita), kaj la klasika strukturo de aparta ĉefministro kaj prezidanto estis reinstalita.

Ŝtatestroj "riigivanem" de Estonio 1920...1937

redakti

Ĝis 1934 riigivanem faris ankaŭ la ĉefministrajn taskojn. Tiutempe Estonio ne havis reĝon aŭ prezidanton. La unua riigivanem estis Ants Piip kaj la lasta Konstantin Päts, kiu poste iĝis prezidanto.

  • Ants Piip (18841941) – 20-a de decembro 1920 – 25-a de januaro 1921
  • Konstantin Päts (1874–1956) – 25-a de januaro 1921 - 21-a de novembro 1922
  • Juhan Kukk (1885–1945) – 21-a de novembro 1922 – 2-a de aŭgusto 1923
  • Konstantin Päts (1874–1956) – 2-a de novembro 1923 – 26-a de marto 1924
  • Friedrich Akel (1871–1941) – 26-a de marto 1924 – 16-a de decebro 1924
  • Jüri Jaakson (1870–1942) – 16-a de decembro 1924 – 15-a de decembro 1925
  • Jaan Teemant (1872–1941) – 15-a de decembro 1925 – 9-a de decembro 1927
  • Jaan Tõnisson (1868– – ) – 9-a de decembro 1927 – 4-a de decembro 1928
  • August Rei (1886–1963) – 4-a de decembro 1928 – 9-a de junio 1929
  • Otto Strandman (1875–1941) – 9-a de junio 1929 – 12-a de februaro 1931
  • Konstantin Päts (1874–1956) – 12-a de februaro 1931 – 19-a de februaro 1932
  • Jaan Teemant (1872–1941) – 19-a de februaro 1932 – 19 1932
  • Kaarel Einbund ( Eenpalu) (1888–1942) –19-a de junio 1932 – 1-a de novembro 1932
  • Konstantin Päts (1874–1956) – 1-a de novembro 1932 – 18-a de majo 1933
  • Jaan Tõnisson (1868– – ) – 18-a de majo 1933 – 21-a de oktobro 1933
  • Konstantin Päts (1874–1956) – 21-a de oktobro 1933 – 24-a de januaro 1934.

Sub Sovetunio

redakti

Post kiam Sovetunio transprenis Estonion, sovetia konstitucio estis trudita al la lando ekde la 25-a de aŭgusto 1940. En sovetia Estonio, tiu pozicio daŭre ekzistis en la ekzilregistaro kiu estis sub sovetiaj aŭspicioj.

Post 1990

redakti

Post la Dissolvo de Sovetunio kaj la restarigo de ĝia sendependeco, la kvara konstitucio de Estonio estis skribita (1992-nuna). Tiu konstitucio kombinas elementojn de la unuaj du konstitucioj de la lando, kaj la potencoj de la pozicio de la ĉefministro revenis al la ofico.

Referencoj

redakti
  1. (Seppo Zetterberg, "A History of Estonia" / Viron historia. 3rd edition. Helsinki: The Finnish Literary Society / Suomalaisen Kirjallisuuden Seura, 2007, pages 524–525)
  2. (Zetterberg 2007, pages 558–559)

Vidu ankaŭ

redakti