Rózsi Felhő [rOĵi felhO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Felhő Rózsi estis hungara operetkantisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Wachmann Róza.

Rózsi Felhő
Persona informo
Naskonomo Wachmann Róza
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1878(nun 1878-04-03)
en Krakovo (Aŭstrio-Hungario)
Morto la 27-an de februaro 1963
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Zoltán Vidos
Okupo
Okupo operetkantisto • aktoro
vdr

Róza Wachmann [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1878 (laŭ alia fonto la naskiĝjaro estas 1879) en Krakovo (Aŭstrio-Hungario; nuntempe en Pollando), ŝi mortis la 27-an de februaro 1963 (laŭ aliaj fontoj la datoj estas aliaj) en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rózsi Felhő devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en 1896, sed ŝi lernis ankaŭ en konservatorio. En la sekva jaro ŝi estis unu el la fondintaj membroj de Teatro Magyar. Ekde 1898 ŝi havis rolojn en Győr, Pápa kaj Székesfehérvár. En 1900 ŝi edziniĝis kaj en la sama jaro ŝi naskis filon. Ekde 1902 ŝi aliĝis al trupo de Lajos Makó, poste al aliaj teatraj trupoj. Inter 1906 kaj 1911 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Szeged), poste en kabaredo en Budapeŝto. En la jaro 1915 ŝi estis videbla en Munkeno, poste en pluraj kabaredoj en Budapeŝto, foje en Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1938 pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ne havis rolojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

  • Ferenc Lehár: A víg özvegy (1907)
  • Párisi kis leány (1924, opereto)

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Ben Kolombusz (1921) – S-ino Keszei
  • Döntő pillanat (1938) – maljuna aktorino

Fontoj redakti