Leon ROSENSTOCK (rozenŝtok), d-ro, advokato. Naskiĝis en la 28-a de junio 1887 en Krakovo. Ĉefsekretario de la oka UK en 1912. Aperigis Esperantajn tradukaĵojn en „Pola Esperantisto“, „Universo“, „La Revuo“ k. a. Laŭreato ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia pseŭdonimo estis Napoleono.

Leon Rosenstock
Persona informo
Aliaj nomoj Napoleono
Naskiĝo 28-an de junio 1887 (1887-06-28)
en Krakovo
Morto dum la dua mondmilito
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
vdr
karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Li verkis varbcele diversajn tekstojn pri la preparaj laboroj al la oka UK, kiuj aperis en kelkaj revuoj, ekzemple "Germana Esperantisto" aŭ "The British Esprantist". Mortis dum la 2-a mondmilito en Rusio[1].

Referencoj redakti