Simon Schreiber
Simon Schreiber [ŝimon ŝrejber], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Schreiber Simon aŭ alinome Szófér Simon [sOfEr] estis hungaria judarabeno, politikisto. Lia patro estis Moses Schreiber, lia frato estis Ábrahám Sámuel Szófér.
Simon Schreiber | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de decembro 1820 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 25-an de marto 1883 en Aŭstrio-Hungario Krakovo |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Familio | |
Patro | Moses Schreiber |
Frat(in)oj | Yozef Yozpa Sofer (en) kaj Ábrahám Sámuel Szófér |
Okupo | |
Okupo | rabeno politikisto |
Simon Schreiber[1] naskiĝis la 18-an de decembro 1820 en Pozono (konata ankaŭ Pressburg, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 25-an de marto 1883 en Krakovo (Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Pollando).
Biografio
redaktiSimon Schreiber estis edukita en la jeŝivo de sia patro. En 1842 li iĝis rabeno de Nagymarton, en 1857 de Pápa kaj en 1860 de Krakovo. Li iĝis la plej elstara gvidanto de la ortodoksaj judoj de Galicio en religiaj same kiel en sekularaj aferoj. Li senkompromise kontraŭbatalis ĉiujn reformklopodojn de la klerismo. Lia reputacio por prudento en sekularaj aferoj estis tia, ke en 1879 li estis elektita membro de la Aŭstria Parlamento. Li abdikis en 1881 pro malsano. En 1880 Schreiber fondis hebrean gazeton, kiu daŭre aperis ĝis 1905 en Lemberg.