Ábrahám Sámuel Szófér
Ábrahám Sámuel Szófér [ŝAmuel sOfEr], konata ankaŭ Kszáv Szófér [ksAv], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szófér Ábrahám Sámuel estis unu el la gvidaj hungariaj rabenoj de la hungara judismo en la dua duono de la 19-a jarcento. Lia patro estis Moses Schreiber, lia frato estis Simon Schreiber.
Ábrahám Sámuel Szófér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de februaro 1815 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Pozono |
Morto | la 30-an de decembro 1871 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Pozono |
Tombo | Bratislavo |
Loĝloko | Bratislavo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Moses Schreiber |
Frat(in)oj | Yozef Yozpa Sofer (en) kaj Simon Schreiber |
Infano | Shimon Sofer (en) |
Parencoj | Akiva Eger (en) (patrina avo) |
Okupo | |
Okupo | rabeno |
Ábrahám Sámuel Szófér[1] naskiĝis la 11-an de februaro 1815 en Pozono (konata ankaŭ Pressburg, (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 30-an de decembro 1871 en Pozono.
Biografio
redaktiÁbrahám Sámuel Szófér unue studis de alia rabeno, poste de sia patro kaj li iĝis unu el la elstaraj studentoj en la jeŝivo. Li kontribuis sian unuan verkon en la aĝo de 14 kaj korespondis kun gravaj judoj en la aĝo de 17. Li estis rabeno jam kun tutlanda konateco, poste li transprenis la jeŝivon en sia naskiĝurbo. Tiu lernejo kulminis ĝuste dum sia gvidado. En la aĝo de dek ok en 1833 li geedziĝis, lia edzino naskis dek geinfanojn.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Kszáv Szófér (kvarvoluma respondkolekto publikigita inter 1873 kaj 1894)