La Muzeo Princoj Czartoryski (pole Muzeum Książąt Czartoryskich [muˈzɛum ˈkɕɔ̃ʐɔnt tʂartɔˈrɨskʲix]), ofte mallongigata kiel Muzeo Czartoryski, estas historia muzeo en Krakovo, Pollando kaj unu el la plej antikvaj muzeoj de la lando.

Muzeo Czartoryski
Muzeum Książąt Czartoryskich w Krakowie
nacia muzeo • arta muzeo
Lando Pollando vd
Situo Krakovo
Adreso Museo Czartoryski ul. Św. Jana 19, 31-017
Estiĝo 1796
Estro Jolanta Lenkiewicz (direktoro)
Koordinatoj 50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo)50.064640819.9399667Koordinatoj: 50° 3′ 53″ N, 19° 56′ 24″ O (mapo)
Muzeo Czartoryski (Malgrandpollando)
Muzeo Czartoryski (Malgrandpollando)
DEC
Muzeo Czartoryski
Muzeo Czartoryski
Situo de Muzeo Czartoryski
Map
Muzeo Czartoryski
Parto de Muzeo Nacia en Krakovo vd
Retpaĝo https://mnk.pl/oddzial/muzeum-ksiazat-czartoryskich
vdr

Historio kaj enhavo redakti

La dekomenca kolekto estis formita en 1796 en Puławy fare de la Princino Izabela Czartoryska. La Muzeo oficiale malfermiĝis en 1878.[1]

La kolekto Puławy estis parte detruita post la Novembra ribelo de 1830 kaj la konfiskado de la propraĵoj de la familio Czartoryski. Plej el la muzeaĵoj tamen estis savitaj kaj translokigitaj al Parizo, kie ili restis en la Hôtel Lambert. En 1870 la Princo Władysław Czartoryski decidis translokigi la kolektojn al Krakovo, kien ili alvenis en 1876.

La plej fama pentraĵo en la Muzeo estas unu el la plej bone konataj verkoj de Leonardo da Vinci nome Damo kun ermeno. Aliaj elstaraĵoj estas du verkoj de Rembrandt; kelkaj antikvaĵoj, kiel skulptaĵoj; renesancaj murtapiŝoj kaj ornamartoj; kaj pentraĵoj de Hans Holbein la Juna, Jacob Jordaens, Luca Giordano, Pieter Brueghel la juna, Dieric Bouts, Joos van Cleve, Lorenzo Lotto, Lucas Cranach la pli juna, Lorenzo Monaco, Andrea Mantegna, Alessandro Magnasco ktp.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Olivia Petrides, Anthem Guide to the Art Galleries and Museums of Europe. P. 509. Anthem Press, 2009, (ISBN 1-84331-273-5).

Eksteraj ligiloj redakti

50° 03′ 52.8″ N 19° 56′ 23.8″ O / 50.064667 °N, 19.939944 °O / 50.064667; 19.939944 (mapo)