Ludwik KUTSCHER [kuĉer] (naskiĝis en Krakovo, Pollando) estis esperantisto kaj fininto de la medicino.

Li lernis Esperanton kiel 15-jara gimnaziano. De 1926 li estis aktiva ano de Societo "Esperant" en Krakovo, gvidis junularajn rondojn. En 1929 li iniciatis la fondon de sekcio de medicin- kaj farmacistudantoj ĉe TEKA. De 1927 li estis administranto de Pola Esperantisto, de 1931 sekretario de PED. Estrarano de UK 1931.