Oklingva Proverbaro

La Oklingva Proverbaro estas verko realigita surbaze de la Frazeologio rusa-pola-franca-germana, kiun Marko Zamenhof komencis eldoni en 1905, kaj de “Proverbaro Esperanta”, kiun en la jaro 1910 eldonis L. L. Zamenhof. Ĝian kompiladon kaj restaŭradon iniciatis Petro Desmet’. La rezulto aperis ĉe Flandra-Esperanto-Ligo fine de 2020.

Oklingva Proverbaro
Oklingva Proverbaro
Oklingva Proverbaro
Aŭtoro Petro Desmet'
Eldonjaro 2020
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 543
ISBN 978-9077-066683
vdr

Enhavo de la verko redakti

  • Enkonduko en ĉiuj ok lingvoj de la Proverbaro
  • Genezo de la proverbaro
  • Unua parto (historia kaj konservita parto) 1 - 781a
  • Dua parto (provo de restaŭro surbaze de la Esperanta Proverbaro) 781b - 1232
  • Dokumentaro kun kopioj de originalaj kovrilpaĝoj, titolpaĝoj k.s.
  • Postbabilo al filologoj kaj Esperantologoj
  • Alfabeta registro

Kun la ĉefverko estas liverita aparta libreto kun alfabeta proverbolisto. Tiu ĉi “alfabeta” listo de la esperantaj proverboj alfabetigas ilin laŭ la unua substantivo en la proverbo. Tiu listo donas pli ol la nuran enhavon de la proverbaro. La aŭtoro aldonis koncizan klarigon ĉe tiuj proverboj kiujn li juĝis ofte ne komprenitaj aŭ miskomprenitaj. Plie li aldonis interesajn proverbojn ankaŭ el aliaj fontoj.

Kompilado kaj restaŭrado de la verko redakti

Per la eldono de la Oklingva Proverbaro Petro Desmet' kaj Flandra Esperanto-Ligo realigis la preskaŭ centjaran sonĝon de Ludoviko, kaj ankaŭ de Marko, Zamenhof. En la jaro 1910 Ludoviko eldonis sian “Proverbaro Esperanta”, kiu estis farita laŭ la “Frazeologio rusa-pola-franca-germana”, kiun la patro komencis eldoni en 1905, sed kiu, bedaŭrinde, pro la morto de la patro, neniam aperis en sia tuteco. Ludoviko preparis sian esperantan version surbaze de la kompleta manuskripto de la patro, kaj li klare skribas ke la intenco estis, ke ĝi estu “eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj”. En lia tempo – tiel li skribas – eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko estis malfacile.

La unua parto, ĝis la numero 781, estas historia. Oni nur metis la esperantan version apud la nacilingvan.... sed evidentiĝis, ke en la manuskripto, kiun Ludoviko uzis por sia tradukado, okazis etaj ŝanĝoj. Oni tamen sukcesis restarigi la ordon. Plie, oni trovis ke oni tamen devis modernigi, adapti, la malnovajn ortografiojn en kelkaj lingvoj. Tamen la teksto restis tre proksima de la originalo. Por la dua parto, de 781 ĝis 1232, oni tutsimple faris restaŭran laboron, ĉar la originala manuskripto ja perdiĝis. En tiu parto do nur la esperanta versio estas historia. La uzanto konstatos ke la esperanta versio en tiu ĉi formo, kun apudmeto de la aliaj lingvoj, kaj kun aldono de la “temoj” el la Zamenhofa “registro de temoj”, estas multe pli uzebla kaj klara ol la nure esperanta versio. Plie, ankaŭ la strukturo de la proverbaro en sia tuto iĝas multe pli klara. Fakte la Zamenhofoj celis seplingvan verkon, ĉar la titolpaĝo (sed nur la titolpaĝo) de la tria, kaj lasta, kajero de la kvarlingva frazeologio de Marko mencias sep lingvojn: rusa, pola, franca, germana, esperanta, latina kaj hebrea. Ĉar tamen de tiuj latina kaj hebrea versioj absolute nenio estas konservita.... oni anstataŭis ilin per du lingvoj kiujn oni pli bone konas: per la nederlanda kaj per la hungara. Finfine oni aldonis la latinan, kiel okan lingvon, ĉar multaj naciaj proverboj ja havas sian fonton en la latina.[1]

Kunlaborantoj redakti

Iniciatis la kompiladon kaj restaŭradon Petro Desmet’.

Kunlaboris kaj kontribuis

  • por la rusa: Jozefo Horváth, Наталья Чапo (Natalia Csapó) kaj Сергей Головатов (Sergej Golovatov)
  • por la pola: Danuta Kowalska kaj Jolanta van Holstein
  • por la franca: Pascal Vilain
  • por la germana: Jessica Dehms
  • por la nederlanda: Petro Desmet’
  • por la hungara: Jozefo Horvath
  • por la esperanta: Ludoviko Zamenhof
  • por la latina: Petro Desmet’ kaj Jozo Marević

Enpaĝigis kaj provlegis la verkon Yves Nevelsteen. La kovrilon kaj eldonadon prizorgis Lode Van de Velde.

Ok lingvoj, sed ne la angla? redakti

Kiam prezentiĝis la verko, kelkaj homoj demandis sin, kial unu el la ok lingvoj ne estas la angla. Jen kion opinias pri tio Petro Desmet':

  1. La Oklingva Proverbaro celas precipe esti la kompletigo de unu el la vivoverkoj de Marko kaj Ludoviko Zamenhof. Por kvin el la ok lingvoj ni ne havis elekton. Ili estis difinitaj de Marko kaj Ludoviko. Dum la vivo de ambaŭ Zamenhofoj la angla havis internacie kvazaŭ nulan signifon.
  2. Nepre ne necesas. Ĉar ĉie en la mondo, kie ajn, en kiu ajn lingvoregiono oni trovas en la reto listojn kun ĉiuj anglaj proverboj kaj loklingvaj ekvivalentoj. Do ni povas tie alporti nenion novan kaj deziratan.
  3. Se ni enmetus la anglan, ni tuj bojkotus nin, ĉar tuj ĝi fariĝus (pro sia hegemonio) la ĉefa kaj forpuŝus nin. La angla tuj akaparus la ĉeflokon, gvidan pozicion. Kaj tion mi nepre ne deziras! Mi volas ke Esperanto klare restu la bazo. Bazo estas por la unua parto la rusa kaj por la dua parto Esperanto. Se la angla ĉeestus ĉiu rigardus ĝin kiel gvidan.
  4. Ni montru niajn avantaĝojn. Ni, esperantistoj, povas liveri unikaĵon! Ligilon inter ĉiuj lingvoj! Imagu ke ekzistu (kaj ni relative facile povus realigi tion) dekon da tiuj oklingvaj (kun apud Esperanto sep naciaj lingvoj). Ĉu la estona kaj la taĝika ne havas saman valoron kiel la angla? Ideale estus ke en ĉiu oklingva estu du de la t.n. “grandaj” lingvoj. Sonĝo? Por kvin pliaj lingvoj ni jam havas pli ol 75 % de la bezonata materialo (ankaŭ por la angla).
  5. Historiaj faktoj. La unua ideo estis: eldoni finfine la de Ludoviko kaj Marko dezirata plena versio de la Proverbaro. Ĝis 782 temis pri simpla kopiado. Por la resto ĝis 1234 (ĉar la Esperanta havas tiom da paragrafoj: 1232 + sennumeraj fino kaj kapo!) mi deziris rekonstrui. En kolumnoj ni devus antaŭvidi do kvin kolumnojn. Ĝena estas la demando pri enpaĝigo. Oni prefere havu paran nombron! Unue mi pensis, dum kelkaj jaroj, pri ses kolumnoj, el kiu unu estu blanka, tiel ke ĉiu povu enskribi laŭ sia propra lingvo. Post kelkaj jaroj ni trovis ke estas logike ke la iniciatintoj (intertempe mi jam havis kunlaborantojn!) enigu sian lingvon (hungaran kaj nederlandan) kaj ni transiris al la ideo de ok kolumnoj el kiuj unu blanka. Nur en plej lasta momento mi konvinkiĝis ke estas pli utile uzi ĝin por la Latina, kiu cetere estas en kampo de proverbologio multe pli grava ol la angla. Kiom da proverboj havas anglan originon? Kiom da havas latinan originon?
  6. La angla estas unu el la minimume 3000 eblaj lingvoj. Ĉu ne ĉiu lingvo estas same grava kaj interesa? Ankaŭ mankas la inuita! Laŭ multaj kriterioj, se oni pensas mondskale, la ĉina kaj la araba estas pli gravaj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Esperanta antaŭparolo al la Oklingva Proverbaro, paĝo 7

Eksteraj ligiloj redakti