Jolanta van Holstein

Jolanta VAN HOLSTEIN, fraŭlina nomo Jolanta UŻLIS (naskiĝis en Slupsko) estas pola tradukisto kaj esperantisto. En 1990 ŝi transloĝiĝis al la nederlanda vilaĝo Naaldwijk.[1]

Jolanta van Holstein
Persona informo
Naskonomo Jolanta Użlis
Lingvoj Esperantopolanederlandaanglarusa
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Profesia vivo redakti

Van Holstein studis hortikulturon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano. Denaske ŝi parolas la polan, sed ŝi ankaŭ regas la anglan, Esperanton, la germanan, la nederlandan kaj la rusan.

En 2011 Van Holstein establis propran traduk-entreprenon Multi Modis Taalservice, kiu ofertas tradukservojn el la nederlanda lingvo en la polan kaj la rusan lingvojn. La entrepreno ankaŭ ofertas lingvan subtenon kaj konsultservon por nederlandaj entreprenistoj.[2]

Ŝi kunlaboras siaprofesie kun hortikulturistoj kaj grandaj eksport-entreprenoj situantaj ĉe la flor-aŭkcio Flora Holland en Naaldwijk.[3]

Esperanta agado redakti

Van Holstein esperantistiĝis en la jaro 1981. Dum la Jubilea Universala Kongreso de 1987 en Varsovio ŝi estis volontulino.

Ekde la jaro 1988 ĝis la jaro 1990, kiam ŝi translokiĝis al Nederlando, ŝi estis prezidantino de la Esperanto-klubo en sia pola naskiĝurbo Slupsko. Depost la jaro 2013 ŝi estas estraranino kaj sekretario de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. IEI.nl, "Estraro". Arkivita el la originalo je 2018-10-08. Alirita 2018-10-08.
  2. MultiModis.nl
  3. LinkedIn.com, "Jolanta van Holstein"[rompita ligilo]
  4. Heroldo, "Intervjuo kun Jolanta Holstein" (pdf en Google Drive)