Paŭlo Moĵajevo

ukrainia esperantisto, kuracisto kaj sciencisto-anatomo

Paŭlo Moĵajevo[1] (laŭ lia persona decido li plene esperantigas sian nomon tiamaniere ekde oktobro 2013[2], ruse Павел Николаевич Можаев, ukraine Павло Миколайович Можаєв) estas ukrainia esperantisto, kuracisto kaj sciencisto-anatomo. Inter 2007–2010 li estis redaktoro de «Kontakto»; ekde 2010 li estas membro de la Akademio de Esperanto[1][3]. Denaske li parolas la rusan kaj loĝas en Krimeo. Li estas ankaŭ fama (ĉefe en Ukrainio kaj Rusio) kiel tradukisto kaj plenumanto de diversaj kantoj (ĉefe tradukitaj de li mem, kiujn li plenumas laŭ la gitara akompano). Li ankaŭ recenzis plurajn muzikajn diskojn kaj kelkajn librojn por la E-gazetaro.

Paŭlo Moĵajevo
Ukrainia esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto[1], Esperanta kantisto kaj tradukisto, eksredaktoro de «Kontakto»
Ukrainia esperantisto,
membro de la Akademio de Esperanto[1],
Esperanta kantisto kaj tradukisto,
eksredaktoro de «Kontakto»
Persona informo
Naskiĝo 16-a de februaro 1981
en Jalto (Ukrainio)
Lingvoj Esperantoukrainarusaangla
Ŝtataneco Rusio
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Krimea ŝtata medicina universitato "S. I. Georgijevskij" (–2003) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Instruisto pri anatomio kaj operacia kirurgio
vdr

Biografio

redakti

Paŭlo Moĵajevo naskiĝis la 16-an de februaro 1981 en la urbo Jalto (Krimeo). Dum la jaroj 1987–1997 li studis en la jalta mezlernejo №12 kun profunda studado de la angla lingvo. Paralele kun la studado en la mezlernejo li finis muzik-lernejon (la baza fako — pianludo, krome li ludis en blov-orkestro kelkajn blov-muzikilojn), dum kelkaj jaroj li okupiĝis pri ŝakludo kaj futbalo. Ekde la 7a studjaro li serioze okupiĝis pri fotarto (kelkaj liaj fotoj estis premiitaj en Ukrainiaj kaj tuteŭropaj junularaj fotkonkursoj).

En la jaro 1997 post la fino de la mezlernejo li eniris la Krimean ŝtatan medicinan universitaton "S.I. Georgijevskij". Post la fino de la universitato en 2003 li specialiĝis pri ĥirurgio. Poste li estis invitita labori en la fako pri topografia anatomio kaj operacia ĥirurgio de la sama universitato, kie li laboras ĝis nun, instruante kaj okupiĝante pri la sciencaj esploroj. Nuntempe li loĝas kaj laboras en Simferopolo.

Personaĵoj

redakti

La gepatra lingvo de Moĵajevo estas la rusa; li bone posedas ankaŭ la ukrainan lingvon, pli-malpli bone — la anglan; li havas ankaŭ ioman interesiĝon pri la pola kaj krime-tatara lingvoj.

Moĵajevo ŝatas muzikon, poezion, bardajn kantojn (ĉefe de la rusa bardo M. Ŝĉerbakov[4] kaj la duopo «Ivasi»). Li komponas muzikon (ĉefe — kantojn por la versoj de la rusaj poetoj de la Rusa Arĝenta Epoko). Aŭtune 2009 en la krimea eldonejo «Tavrija» estis eldonita lia kantaro «La arĝentaj linioj»[5] (ruse Серебрянные строки). Aŭtune 2011 aperis lia dua kantaro «Per ĉiuj kordoj»[6] (ruse Через все струны) — ĝin eniris ankaŭ unu kanto en Esperanto («Lulkanto», por la versoj de P. Moĵajevo mem[7]).

Esperanto-aktivado

redakti

Moĵajevo lernis Esperanton memstare laŭ la lernolibro de Boris Kolker, la lernado komenciĝis somere 2000. Ekde la jaro 2001 li partoprenis ĉiujn Krimeajn E-renkontiĝojn («Aroma Jalto» kaj «Velura Sezono»). Krom aranĝi en Simferopolo kelkajn E-kursojn li dum iom da tempo gvidis la retan E-kurson «Ŝkola Esperanto» («Lernejo de Esperanto»). Krome, post la sukcesa partopreno en kelkaj seminarioj li estas diplomita Ĉe-metoda instruisto.

Ekde la jaro 2002 li okupiĝas pri tradukado. Plej famas liaj tradukoj de diversaj ruslingvaj kantoj kaj kelkaj pecoj el famaj anglalingvaj muzikaloj de A. L. Webber — tiuj tradukoj konsistigis la signifan parton de lia kanto-disko «Pluke-Traduke» (2005). Siajn tradukitajn kantojn li prezentas koncerte dum diversaj E-aranĝoj (i.a., dum IJK-2004, IJK-2005, IJS-2005, ARKONES-2005, RET-2007, IET-2008, IJK-2008, IJK-2011). Li partoprenis ankaŭ tradukadon de subtitoloj por kelkaj sovetiaj kin-filmoj. Lia poezia traduko de la versaĵo «Nekonatino» (de Aleksandro Blok) ricevis laŭdan mencion en la konkurso «Liro» (2004)[8]; samjare lia proza traduko de la rakonto «Malafablulo» (de Ivan Turgenev) estis premiita en la sama konkurso[8].

Moĵajevo ankaŭ iom verkas originale (ĉefe poezion). Lia originala E-versaĵo, titolita «Simplarimaĵo», ricevis laŭdan mencion en la konkurso «Liro» (2007)[9].

Ekde la lanĉo de la seminario «Flugiloj de Malfacila Vento» P. Moĵajev partoprenis ĝin kiel unu el la gvidantoj de la gramatika parto (i. a., en la seminarioj, organizitaj dum IJK-2004, IJK-2005, RET-2007, IJK-2008).

Somere 2003 Moĵajevo iĝis la ĉefa provlegisto de «Kontakto». Inter somero 2007 kaj aŭtuno 2010 li estis ĝia ĉefredaktoro.

Aprile 2010 laŭ la rezultoj de voĉdonado en la Akademio de Esperanto li estis elektita kiel akademiano[3].

Komence de la jaro 2014 li tradukis la Esperanto-fasadon de populara astronomia paĝaro heavens-above.com, pri kio aperis lia intervjuo al «Libera Folio»[10].

Moĵajevo agas ankaŭ kiel porparolanto de Esperanto en ruslingvaj Interreto kaj blogosfero.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 Membraro de la Akademio de Esperanto
  2. Vidu personan deklaron en la blogo de P. Moĵajevo je 2013-10-07.
  3. 3,0 3,1 http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_13_2010.html
  4. Tradukoj de M. Ŝĉerbakov al Esperanto fare de P. Moĵajevo (esperante). blackalpinist.com. Arkivita el la originalo je 2011-07-07. Alirita 2013-12-15.
  5. La informo el la blogo de la aŭtoro (oni povas spekti la videojn de la kantar-prezentaĵo en Youtube laŭ la adreso http://www.youtube.com/user/mevamevo1#p/u)
  6. La informo el la blogo de la aŭtoro (oni povas spekti la videojn de la kantar-prezentaĵo en Youtube laŭ la adreso http://www.youtube.com/user/mevamevo1#p/u)
  7. Video de la «Lulkanto» fare kaj plenume de P. Moĵajevo
  8. 8,0 8,1 Literatura konkurso Liro-2004 (esperante). esperanto.org/Ondo/. Arkivita el la originalo je 2013-05-11. Alirita 2013-12-15.
  9. Literatura konkurso Liro-2007 (esperante). esperanto.org/Ondo/. Arkivita el la originalo je 2013-05-11. Alirita 2013-12-15.
  10. La universo nun alireblas en Esperanto (esperante). liberafolio.org. Alirita 2023-11-11.