Malfermi la ĉefan menuon
En 1879 George Bouverie Goddard priskribis "La lukto por ekzistado" kiel lukto ĝismorte inter lupoj.
Charles Darwin uzis la terminon tre larĝasence, kaj metis kiel ekzemplo "planto sur la bordo de dezerto" luktante por malsekeco.[1]

La koncepto de lukto por la vivolukto por la ekzisto rilatas al la konkurenco aŭ batalo por rimedoj necesaj por la vivo. Ĝi povas referenci al la homa societo, aŭ al organismoj de la naturo. La koncepto estas antikva, kaj la termino lukto por la ekzisto estis en uzo je la fino de la 18a jarcento. El la 17a jarcento antaŭen la koncepto estis asocia kun populacio kiu disponas el rimedoj, afero klare montrita en la verko de Thomas Robert Malthus nome An Essay on the Principle of Population kiu kondukis al la verko de Benjamin Franklin nome Observations Concerning the Increase of Mankind, Peopling of Countries, etc..

Charles Darwin uzis la esprimon "lukto por la ekzisto" en larĝa senco, kaj elektis la terminon kiel titolo de la tria ĉapitro de On the Origin of Species publikigita en 1859. Uzante la ideon de Malthus pri la lukto por la ekzisto, Darwin kapablis disvolvigi sian vidon al adaptado, kio estis tre influa en la formulado de teorio de natura selekto.[2] Aldone, Alfred Wallace sendepende uzis la koncepton de lukto por la ekzisto por helpi aliron al la sama teorio de evoluismo.[3] Poste, T.H. Huxley plue disvolvigis la ideon de lukto por la ekzisto. Huxley ne tute konsentis kun Darwin pri la teorio de natura selekto, sed li ja konsentis, ke estas lukto por la ekzisto en naturo.[4] Huxley ankaŭ rekonis, ke lukto por la ekzisto ekzistis ankaŭ inter konkurencaj ideoj ene de la miensoj de personoj engaĝitaj en intelekta studado.[5] Tiu ideo estas frua ekzemplo de tio kio estis poste priskribita kiel memeo.

Dum la ideo de lukto por la ekzisto estis disvolviĝante en la okcidenta mondo, estis aliaj interpretoj de la lukto por la ekzisto, speciale fare de Petro Kropotkino en Rusio, kiu en sia verko Interhelpo, priskribas la gravan rolon de kunlaborado en la evoluo de specioj.[6] Ankaŭ en Usono, la lukto por la ekzisto estis pridemandita en la 1930-aj jaroj, ĉar la ideo de kunlaborado inter organismoj iĝis populara.[7] Pli ĵuse, oni argumentis, ke la lukto por la ekzisto ne estas tiom grava je makroevoluaj temposkaloj.[8]

NotojRedakti

  1. Darwin 1859, p. 62
  2. Ospovat, Dov. The Development of Darwin's Theory: Natural History, Natural Theology, and Natural Selection, 1838-1859. Cambridge: Cambridge University Press, 1981, 61-86.
  3. Petersen, William. Malthus. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 1979, 219-223.
  4. Paradis, James G. T.H. Huxley: man's place in nature. Lincoln: University of Nebraska Press, 1978, 145.
  5. (1880) “The coming of age of 'The Origin of Species'.”, Science 1 (1), p. 15–17. doi:10.1126/science.os-1.2.15. 
  6. Todes, Daniel Philip. Darwin without Malthus the struggle for existence in Russian evolutionary thought. New York: Oxford University Press, 1989.
  7. Mitman, Gregg. From the Population to Society: The Cooperative Metaphors of W.C. Allee and A.E. Emerson. Norman : Journal of the History of Biology, 1988, 189. Print.
  8. Bennett, K. D. Evolution and Ecology: The Pace of Life. Cambridge: Cambridge University Press, 1997.

BibliografioRedakti