Mokbirdo

Mokbirdoj estas grupo de amerikaj paseroformaj birdoj de la familio mimidae. Plej konata pro ilia kapablo kantŝajnigi aliajn birdojn, ofte laŭte kaj kun rapida ŝanĝebleco. Mokbirdoj ankaŭ famas kiel batalemaj defendantoj de siaj nestoj. Kaj inseksaj kaj virseksaj mokbirdoj atakas kaj ŝajnplonĝatakas sur hejmaj kaj sovaĝaj katoj, hundoj, korvoj, aŭ eĉ homoj kiuj alproksimas sian neston. Defendiloj estas forta voĉado kaj adolto ŝajnante vundito surtera allogante ĉasanton for de nesto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mokbirdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Passeri
Familio: Mimedoj Mimidae
Genera

Melanotis
Mimus
Nesomimus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plejmulto de specoj estas tropika, sed la Norda mokbirdo troviĝas en Usono kaj Kanado. Estas ĉirkaŭ 17 specioj en tri genroj.

Specioj laŭ taksonomio redakti

Genro Mimus - oftaj mokbirdoj:

Genro Nesomimus - Galapagaj mokbirdoj (4 specioj)

Genro Melanotis - bluaj mokbirdoj

Darwin kaj mokbirdoj redakti

 
Ĉilia mokbirdo, Mimus thenka

Kiam la Dua vojaĝo de HMS Beagle vizitis la Galapagojn septembre al oktobro de 1835, la naturalisto Charles Darwin notis, ke la mokbirdo Mimus thenca diferenciĝas el insulo al insuloa, kaj estis ŝajne tre rilata al la mokbirdoj de la sudamerika kontinento. Preskaŭ unu jaron poste, dum verkado de siaj notoj en la revena vojaĝo li spekulaciis je tio, kun tio dirita pri la Galapaga testudo, povus subfosi la doktrinon de la stabileco de specioj. Tiu estis sia unua lasita esprimo de liaj duboj, ke specioj estas neŝanĝeblaj, kio portis lin al konvinko pri mutacio de specioj kaj de tie evoluismo.[2] Nur post la ŝipreveno al Anglio li plie konis pri la plej konataj Darvinaj fringoj.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Hunt, Jeffrey S.; Bermingham, Eldredge; & Ricklefs, Robert E. (2001): Molecular systematics and biogeography of Antillean thrashers, tremblers, and mockingbirds (Aves: Mimidae). Auk 118(1): 35–55. DOI:10.1642/0004-8038(2001)118[0035:MSABOA]2.0.CO;2 HTML plena teksto senbilda Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti