La Tropika mokbirdo, Mimus gilvus, estas loĝanta kaj reproduktanta birdo el suda Meksiko suden al norda Brazilo, kaj en Malgrandaj Antiloj kaj aliaj insuloj de Karibio. La birdoj de Panamo kaj Trinidado povas esti enmetitaj. La Norda mokbirdo (M. polyglottos) estas ĝia plej proksima vivanta parenco, sed la ege endanĝerigita Sokora mokbirdo (M. graysoni) estas ankaŭ multe pli proksima al tiuj du ol antaŭe oni supozis[1].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tropika mokbirdo
Tropika mokbirdo
Tropika mokbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mimedoj Mimidae
Genro: Mimus
Specio: M. gilvus
Mimus gilvus
(Vieillot, 1808)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas 25 cm longaj kaj ĉirkaŭ 54 g pezaj. Ili estas grizaj kape kaj en supraj partoj kun flavoranĝaj okuloj, blanka superokula strio kaj malhela makulo traokula. Subaj partoj estas blankecaj kaj la flugiloj estas nigrecaj kun du blankaj flugilstrioj kaj blankaj bordoj en flugilplumoj. Ili havas longajn malhelajn vostojn kun blankaj plumopintoj, sveltaj nigraj bekoj iom subenkurbitaj kaj longajn malhelajn gambojn.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj kaj brunaj. La subspecio M. g. tobagensis, troviĝanta nur en Trinidado kaj Tobago, havas malhelajn grizajn suprajn partojn kaj pli etendan blankon en flugilkovriloj kaj vosto ol la kontinentaj formoj.

Tiu birdo havas varian kaj muzikan kanton, pli raŭkan ol tiu de la Norda mokbirdo, kaj povas imiti la kantojn de la najbaraj mokbirdoj, sed rare tiujn de aliaj birdoj. Ili foje kantas ankaŭ nokte.

Tiu mokbirdo estas komuna en plej parto de malfermaj habitatoj inklude homajn setlejojn. Tropikaj mokbirdoj manĝas surgrunde aŭ en vegetaĵaro aŭ flugas suben el ripozejo por kapti senvertebrulojn. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj kelkajn berojn. Tiujn sentimaj birdoj prenas ankaŭ manĝaĵojn el neatentitaj teleroj aŭ tabloj. Dum manĝo ili malfermas siajn flugilojn laŭ propra dumova maniero, montrante la blankajn markojn, kaj poste fermas ilin.

Ili konstruas neston el bastonetoj kaj la kutima ovodemetado estas de tri grizecverdaj ovoj. La kovadon faras nur la ino dum 13-15 tagoj, kun iom pli da tempo antaŭ elnestiĝo. Tiu birdo agreseme defendas sian neston kontraŭ aliaj birdoj aŭ bestoj, inklude grandajn igvanojn, hundojn kaj mungotedoj.

Notoj redakti

  1. Hunt et al. (2001), Barber et al. (2004)

Referencoj redakti

  • Barber, Brian R.; Martínez-Gómez, Juan E. & Peterson, A. Townsend (2004): Systematic position of the Socorro mockingbird Mimodes graysoni. Journal of Avian Biology 35: 195-198. COI:10.1111/j.0908-8857.2004.03233.x (HTML resumo)
  • IUCN2008, BirdLife International (BLI), 2008, 147692, Mimus gilvus, 29a decembro 2008.
  • Hunt, Jeffrey S.; Bermingham, Eldredge; & Ricklefs, Robert E. (2001): Molecular systematics and biogeography of Antillean thrashers, tremblers, and mockingbirds (Aves: Mimidae). Auk 118(1): 35–55. DOI:10.1642/0004-8038(2001)118[0035:MSABOA]2.0.CO;2 HTML plena teksto senbilda Arkivigite je 2011-08-09 per la retarkivo Wayback Machine