Igvanedoj

(Alidirektita el Igvano)

La igvanedoj (latine Iguanidae) konsistigas biologian familion de la skvamulaj reptilioj. Ili vivas sur la duobla kontinento Ameriko de la sudo de Usono ĝis Paragvajo, sur la insuloj de la Karibio, la Galapagoj kaj la Fiĝioj. La Esperanto-vortaro PIV elstarigas la brilajn kolorojn de ilia skvama haŭto, kaj la ŝatatecon de ilia karno kiel homa manĝaĵo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Igvanedoj
verda igvano Iguana iguana
verda igvano Iguana iguana
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Igvanuloj Iguania
Familio: Igvanedoj Iguanidae
Oppel, 1811
genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nuntempe ili estas ŝatata tipo de maskotoj (kompanbestoj) en multaj landoj, eĉ kie ne estas indiĝenaj igvanedoj, kiel en Eŭropo.

Ecoj redakti

Plenkreskaj igvanedoj longas el 14 centimetroj ĝis 2 metroj. La vosto ĉe multaj specioj pli longas ol la tuta resta korpo. La kapoj ĉe multaj specioj havas kreston, kiu ĉe viraj igvanedoj pli grandas ol ĉe virinaj, kaj kiuj gravas dum rivalaj luktoj inter konkurantaj viraj bestoj kaj dum la "sekspariĝado", do la varbo de virinaj bestoj fare de virbestoj. La dorsaj skvamoj de igvanedoj plejparte malgrandas, la ventraj skvamoj pli grandas, sed ili estas ordigitaj malregule, ne en unuecaj vicoj.

Vivmanieroj redakti

Igvanedoj vivas ekster la akvo, surtere (dipsosaurus, cyclura), sur arboj (iguana, brachylophus) aŭ sur rokoj (sauromalus, ctenosaura, conolophus, amblyrhynchus). La viraj igvanedoj de plej multaj specioj havas individuajn teritoriojn kaj defendas ilin kontraŭ samspeciaj viraj bestoj, sed toleras virinajn samspecianojn. Ĉiuj igvanedoj reproduktiĝas pere de ovoj. Dum la pariĝo la vira besto kutime mordas la virinan beston en la nukon. Ofte virinoj metas siajn ovojn relative proksime unu de la alia, kaj post la "nasko" de la ovoj ili ne estas prizorgataj de la gepatroj.

Junaj igvanedoj plejparte nutras sin el insektoj kaj aliaj senvertebraj bestoj, dum por plenkreskaj igvanedoj, aparte de la pli grandaj specioj, pli gravas planta nutrado. La Igvanedoj de la Galapagoj nutras sin el algoj kaj makroalgoj.

Sistematiko redakti

La sistematiko de la familio ekde la jaro 1989 plurfoje ŝanĝiĝis. En tiu tempo la zoologoj Daryl Frost kaj Richard Etheridge grupigis la ĝis tiam grandan familion de 700 specioj en plurajn pli etajn familiojn, kiuj antaŭe havis la statuson de subfamilioj. El la subordo igvanuloj, la ingvanedoj kaj iuj pliaj familioj konsistigas grupon latine nomatan pleurodonta, kiu diferenciĝas de la kromaj familioj de la subordo - la agamedoj (kiel ekzemple la enlanda barba agamo) kaj ĥameleonoj, kune nomataj acrodonta - per la formo en kiuj la dentoj estas fiksitaj ĉe la mandiblo kaj makzelo: la pleurodonta-reptilioj havas dentojn senradike fiksitajn ĉe la interna rando de la mandiblo kaj makzelo, dum la akrodonta-reptilioj havas dentojn fiksitajn ĉe la supra rando.

Nuntempe konatas ok vivantaj kaj tri pliaj formortintaj genroj de igvanedoj:

  • igvanedoj (Iguanidae) Oppel, 1811:

Bildaro redakti

Referencoj redakti