Thomas Charles Hope

Thomas Charles HOPE RSE RS (21a de julio 1766 – 13a de junio 1844) estis skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto. Li pruvis la ekziston de la elemento stroncio,[1][2] kaj havigis sian nomon al la Eksperimento de Hope, kiu montras, ke akvo atingas sian maksimuman denson je 4 °C.[1]

Thomas Charles Hope
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1766 (1766-07-21)
en Edinburgo
Morto 13-an de junio 1844 (1844-06-13) (77-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de EdinburgoUniversitato de Parizo • Reĝa Liceo Edinburgo vd
Familio
Patro John Hope vd
Patrino Juliana Stevenson vd
Profesio
Okupo kemiistofizikisto • universitata instruisto vd
Doktoreca konsilisto Joseph Black vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1815 Hope estis elektito prezidanto de la Reĝa Kolegio de Kuracistoj de Edinburgo (1815–19), kaj vic-prezidanto de la Reĝa Societo de Edinburgo (1823–33) dum la prezidantecoj de Walter Scott kaj Thomas Makdougall Brisbane.

Li fondis prikemian premion en la Universitato de Edinburgo.[1]

Charles Darwin estis unu el la disĉiploj de Hope, kaj Darwin vidis liajn prikemiajn prelegojn kiel plej memorindaj en sia (aliflanke nebrila) edukado en la Universitato.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Sir Leslie Stephen. (1891) Dictionary of National Biography, Volume 27. Unuiĝinta Reĝlando: Macmillan, p. 329. “Hope, Thomas Charles”.
  2. Waterston, Charles D. (Julio 2006) Former Fellows of the Royal Society of Edinburgh 1783–2002: Biographical Index I. Edinburgh: The Royal Society of Edinburgh. ISBN 978-0-902198-84-5.

Literaturo redakti