Kimraj Liberalaj Demokratoj
La Kimraj Liberalaj Demokratoj (angle Welsh Liberal Democrats; kimre Democratiaid Rhyddfrydol Cymru) estas la kimra filia partio de la federalaj Liberalaj Demokratoj. Ĝi estas liberalisma politika partio, kun socialdemokrataj influoj. La partio subtenas kimran malcentrigon (angle: devolution).
Kimraj Liberalaj Demokratoj | |
---|---|
angle Welsh Liberal Democrats kimre Democratiaid Rhyddfrydol Cymru | |
partio | |
Lando | Kimrio |
Estro | Kirsty Williams CBE AM |
Fondiĝo | 1947 |
Lingvo(j) | Angla Kimra |
Koloro(j) | ora |
Ideologio | Socialliberalismo, socialdemokratio |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) kimraj sidlokoj |
1 / 40 |
Kimra Asembleo (angle: Welsh Assembly) |
5 / 60 |
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) kimraj sidlokoj |
0 / 4 |
Internacia aliĝo | Liberala Internacio |
Retejo | www |
La partia gvidanto estas Kirsty Williams, estro ekde 2008. La partio nun havas unu sidlokon en la Domo de Komunuloj kaj kvin da sidlokoj en la Nacia Asembleo por Kimrio. Kvankam la Liberalaj Demokratoj estas relative fortaj en Kimrio kaj ofte gajnis pli ol 10% de voĉdonoj en kimraj balotadoj, ili neniam havis kimrajn sidlokojn en la Eŭropa Parlamento.