Malfermi la ĉefan menuon

Ranĉi (en lokaj lingvoj: राँची, ᱨᱟᱺᱪᱤ, রাঁচি kaj رانچی) estas milionurbo en Barato, kie estas ĉefurbo de subŝtato Ĝarkhando.

Ranĉi
Ranchi
ᱨᱟᱺᱪᱤ
urbo
cascada de la ciudad
cascada de la ciudad

Oficiala nomo: Ranĉi

LandoFlago-de-Barato.svg Barato
SubŝtatoĜarkhando

SituoRanĉi
Supermara alteco23 m
Koordinatoj23° 21′ 20″ N, 85° 20′ 5″ O (mapo)23.35555555555685.334722222222Koordinatoj: 23° 21′ 20″ N, 85° 20′ 5″ O (mapo)

Areo652,02 km² (65 202 ha)

Loĝantaro30.87.498 (2019)
Denseco4700 loĝ./km²

HorzonoUTC + 5:30
Poŝtkodo834 0xx
Telefona antaŭkodo651
AŭtokodojJH-01

Situo enkadre de Ĝarkhando

Situo enkadre de Barato

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Ranchi
Retpaĝaro: http://www.ranchi.nic.in/ [+]

Portal.svg Barato
Information icon.svg
vdr
Panoramo de Ranĉi
Templo en Ranĉi

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Ranĉi situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".

HistorioRedakti

La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.

KlimatoRedakti

Ranĉi havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.

TrafikoRedakti

En Ranĉi aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.

EkonomioRedakti

Jam dum dominado de britoj Ranĉi estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.

VidindaĵojRedakti