„ Lerte elpensita romano, belstile kaj interese skribita kaj bone tradukata. Juna, fajra nobelo amas la Pompadour, la favoritinon de reĝo Ludoviko la 15-a sed lin amas simpla sed talenta knabin-orfino edukita en monakinejo. Post multaj aventuroj fine la juna grafo edzinigas la orfinon kiun li ekamis sincere. La historia fono : famaj kasteloj de Versailles kaj Bellevue, Parizo, la reĝo, Pompadour, kortego, nobeloj, pastroj, belaj virinoj, lakeoj, paĝioj. Aventuroj, intrigoj, festoj, ĝojoj, suferoj...sed la fino estas bona. La libro estas valora kaj bela, la desegnaĵo de l' kovrilo tre arta. Troviĝas kelkaj amuzaj anakronismoj, ekzemple Ludoviko la 15-a parolas pri sportoj; oni komparis karakteron al rivelebla bildo de fotografa kliŝo. ”
„ Bela peco el la historio de Louis XV. La pentraĵo de la kortego tiama estas trafa. La amromano estas belstile verkita sur la lerte interplektita intrigo. La lingvo Esperanta estas simpla. Kiu komencos la legadon — kion ni forte rekomendas al ĉiu samideano kiu deziras pasigi kelkajn horojn per ripoziga literaturaĵo — tiu certe ne formetos la libron antaŭ ol esti vidinta la feliĉon de du junaj geamantoj, kiuj edziĝis post multe da malhelpoj. ”