Joseph Louis PROUST (1754-1826) (* Angers, en la 26-a de septembro 1754 - Angers, en la 5-a de julio 1826) estis franca kemiisto kaj apotekisto. Same kiel sia patro, li studis apotekadon kaj poste kemion. Li ŝatadis analizi ĉion kion li prenis en la mano, kaj dum kelka tempo li laboris kiel apotekestro en la Hospitalo de Salpêtrière, en Parizo. Li donis lecionojn pri kemio kune kun la aeronaŭto Pilâtre de Rozier (1754-1785)[1]. En 1789, li ekloĝis en Hispanio, fuĝinte de la Franca Revolucio. Li instruis kemion en la Akademio de Artilerio en Segovio kaj en Salamanko.

Joseph Proust
(1754-1826)
Franca kemiisto
Franca kemiisto
Persona informo
Joseph Louis Proust
Naskiĝo 26-a de septembro 1754
en Angers,  Francio
Morto 5-a de julio 1826
en Angers,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Salamanko
Profesio
Okupo kemiistoapotekisto • balonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li laboris en la laboratorio de Karlo la 4-a, en Madrido. En 1816, li elektiĝis por la Akademio de Sciencoj en Francio, kaj sekve retiriĝis al Angers. Dum li laboris en la Hospitalo de Salpêtrière, li publikigis disertaciojn pri la urino, fosforacido, kaj la aluno. Ĉe lia restado en Hispanio, li studis la mineralojn. En 1801, li anoncis sian leĝon pri la difinitaj proporcioj. Ĉi-leĝo ne estis tuj agnoskita de la tiamaj sciencistoj. Tamen, en 1808, oni rekonis ke Proust pravis. La leĝo estis formulita de John Dalton, sed la empiria eksperimento estis de Proust. Lia leĝo helpis fortikigi la koncepton pri la atomo em kemio. Laŭ lia leĝo, iu kemia komponaĵo entenas ĉiam la samajn elementojn en la samaj proporcioj, kiam temas pri maso.

Ankoraŭ en Madrido, li sin dediĉas al studo rezultantaj en la malkovro de kemia procedo pri eltirado de sukero el la vinbero. En 1806, li reiras al Francio, kaj dum la "kontinenta blokado"[2], li invitiĝis de Napoleono Bonaparte por fondi fabrikon de sukero laŭ la procedo de li inventita, sed li rifuzas la proponon. Proust esploris ankoraŭ la salojn de organikajn acidojn kaj estas unu el la fondintoj de la kemia analizo.

Verkoj redakti

  • Annales de Historia Natural, kune kun Christian Herrgen[3], Domingo García Fernández kaj Antonio José Cavanilles, 1799[4]
  • Différentes observations de chimie (1805)
  • Mémoire sur le mutage du suc de raisin, extrait d'une lettre écrite de Noyon, à M. le Sénateur Berthollet, le 22 septembre dernier (1810)
  • Recherches sur le meilleur emploi des patates, ou pommes de terre, Paris : Mme Huzard, juin 1818, in-8° (ungewiß)
  • Sur une analogie remarquable entre les eaŭ de quelques parties du golfe de Californie et celles des lacs de Sodome et d’ Urmia en Perse (1821)
  • Sur l’existence vraisemblable du mercure dans les eaŭ de l’Océan (1821)
  • Essai sur une des causes qui peuvent amener la formation du calcul (1824)
  • Mémoire sur les oeufs pétrifiés trouvés aŭ environs de Terruel en Arragon (1801)
  • Faits pour servir à l'étude de la poudre à canon... (1810)
  • Observations sur des pyrophores sans alun, sur l'inflammation des huiles et des charbons

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Bibliothèque Nationale de France
  2. La kontinenta blokado estis propono farita de la tiama imperiestro Napoleono Bonaparte, eldonita en la 21-a de novembro 1806, kiu konsistis en malpermesado de aliro al la havenoj en la landoj kiuj faris parton de la Unua Franca Imperior (1804-1814) kontraŭ ŝipoj el la [[Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando|Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Irlando].
  3. 3,0 3,1 Personensuche
  4. 4,0 4,1 Personensuche
  5. Personensuche
  6. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj