Malfermi la ĉefan menuon

Franz Sales Kandler

Franz Sales KANDLER (naskita la 23-an de aŭgusto 1792 en Klosterneuburg, mortinta la 26-an de septembro 1831 en Baden bei Wien) estis aŭstra muzikfakulo kaj pioniro de la aŭstria muzikscienco.

Franz Sales Kandler
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1792 (1792-08-23)
Morto 26-an de septembro 1831 (1831-09-26) (39-jara)
Profesio
Profesio muzikologo
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

La filo de lernejestro trejnitis fare de la patro kantade kaj iĝis en 1802 korusa knabo ĉe la Kortega kapelo de Vieno. Lernigis al li harmoniteorion Johann Georg Albrechtsberger mem kaj sciencon pri kompondado la fama Antonio Salieri kaj Adalbert Gyrowetz. Ekde 1804 Kandler paralele frekventis la Akademian gimnazion kaj ekstudis en 1808 filozofion, en 1810 jursciencojn ĉe la Universitato de Vieno.

Mallongan tempon deĵorante kiel instruisto Kandler aliĝis al la Kortega militkonsilantaro en 1815 kaj senditis - danke al sia kono de la itala lingvo - Venecion kiel oficisto mararmea (1817). Tiu ofico permesis al li havi sufiĉe da tempo por dediĉi sin ankaŭ al okupiĝoj muzikaj kaj muzikhistoriaj!

Li identigis la tombojn de Gioseffo Zarlino, Benedetto Marcello, Antonio Lotti kaj starigis monumenton el marmoro por Johann Adolph Hasse en la Kirko Sankta Markuolo. Estante ekzamenita orkestrestro ekde 1820 li fariĝis honora membro de la Akademio filharmonia de Bolonjo.

De Venecio NapolonRedakti

En la 1821-a jaro Kandler alilokitis al Napolo kiel armea oficisto de kie li faris i.a. vojaĝon Romon al Fortunato Santini. La muziksciencisto Raphael Georg Kiesewetter eldonis post la morto de Kandler la de li prilaboritan germanlingvan version de la monografio de Giuseppe Baini pri Giovanni Pierluigi da Palestrina. Ĝi skribitis dum tiu tempo Napole kiel ankaŭ pluraj fakartikoloj en diversaj gazetoj pri itala muziko, italaj muzikistoj kaj kondiĉoj por muzika vivo en la lando.

En 1826 Kandler revenis Vienon kaj laboris denove kiel oficisto ĉe la Milita konsilantaro. Kaŭzoj kaj loko de lia baldaŭ poste estinta morto neniam klarigitis.

GravecoRedakti

Kandler, kiu havis leterinterŝanĝadon i.a. kun Simon Mayr kaj Franz Schubert kaj estis amiko de influaj komponistoj kiel Giacomo MeyerbeerSaverio Mercadante estis, kune kun Joseph Sonnleithner, Ignaz Franz von Mosel, Kiesewetter kaj Anton Schmid pioniro de la aŭstria muzikscienca skolo. Krome li famiĝis per kritikaj sed objektivaj priskriboj de la muzikaj kondiĉoj en Italio en tiu tempo. Li krome tradukis multajn libretojn por operoj kaj oratorioj el la germana, angla kaj franca lingvoj en la italan. Tamen liaj komponaĵoj estas tute malgravaj.

Kompozicioj (elekto)Redakti

Österr. Volkslied auf d. Vermählung … d. Prn. Marie Luise v. Österreich mit … Kaiser Napoleon, 1810

VerkojRedakti

  • Cenni storico-critici intorno alla vita ed alle opere del … Giovanni Adolfo Hasse, detto Il Sassone, 1820
  • Ehrenspiegel d. k. k.kaiserlich (und) königlich österr.österreichisch Armee, 1831
  • Über d. Leben u. d. Werke d. G. Pierluigi da Palestrina … Nach d. Memorie storico-critiche d. Abbate Giuseppe Baini … vf. u. mit hist.historisch, historical, historique-krit. Zusätzen …, hrsg.herausgegeben v.von R. G. Kiesewetter, 1834
  • Cenni storico-critici sulle vicende e lo stato attuale della musica in Italia, 1836. -
  • Multaj artikoloj en: Allg.Allgemein musikal. Ztg.Zeitung(en) mit bes.besonders Rücksicht auf d. österr.österreichisch Kaiserstaat (Wien); Allg.Allgemein musikal. Ztg.Zeitung(en) (Leipzig); Wiener Zs.Zeitschrift f. Kunst, Lit.Literatur, Theater u. Musik (Wien); Caecilia (Mainz); Revue musicale (Paris).

Eksteraj ligilojRedakti