Klosterneuburg (urbo)
Klosterneuburg Stadt (proponita esparantigo: Klostronovburgo (urbo)) konsistas el la kvartaloj Supra Urbo (germane Obere Stadt), Malsupra Urbo (germane Untere Stadt) kaj Saksokvartalo (germane Sachsenviertel). Ĝi estas parto de la komunumo Klosterneuburg, Aŭstrio.
Publika transporto
redaktiLa lokan publikan transporton prizorgas 4 urbobuslinioj kun la numeroj 201, 202, 203 kaj 204. Komenc- kaj finhaltejo estas Niedermarkt [Nidermarkt], kie eblas ŝanĝi de kaj al rapidfervojo 40 (S 40), regionaj trajnoj kaj regionaj busoj.
-
3 urbobusoj, en la fono la fervoja stacio Klosterneuburg-Kierling
-
Urbobuso ĉe la komenc- kaj finhaltejo Niedermarkt
-
"Tombejo" (germane Friedhof) estas haltejo de la urbobuso 1 ĉe Martena-tombejo
Supra Urbo
redaktiTie troviĝas la administrejoj Urbodomo kaj Distrikta Juĝejo, sed ankaŭ la Urbomuzeo kaj lernejoj. La plej konata konstruaĵo estas Abatejo Klostronovburgo (Monaĥejo de Klosterneuburg), sed ekzistas ankaŭ malgranda katolika preĝejo, la iama hospitalakirko S-ta Gerdruda (germane St. Gertrud) kaj preĝejo por protestantoj. En oktobro 2012 estis starigita Pado de Historioj de la Supra Urbo germane Historienpfad — Obere Stadt kiu gvidas al 20 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historio de la Supra Urbo.
-
Katolika preĝejo Sankta Gertruda, iama hospitalkirko
-
Maria-kolono sur la urbodoma placo en urbodoma parko
-
Memorŝtono por la iama pionirokazerno
-
La puto en la kardinalo Piffl-parko
-
Parto de la iama urbomuro kaj Albrechts-burgo
-
Novaj domoj kaj Abatejo Klosterneuburg
-
Pado de Historioj tabulo 1 Superrigardo
-
Je la memoro al la heroa defendo de la turkoj-sturmo
Malsupra Urbo
redaktiTio estas la plej malnova kvartalo de Klosterneuburg kaj tial troviĝas tie ankaŭ la plej malnova preĝejo Sankta Marteno (germane St. Martin), de kiu la ĉirkaŭaĵo ricevis la nomon Martenokvartalo (germane Martinsviertel). Ĉe la preĝejo staras la monumento de Leopold Knebelsberger, la komponisto de la Andreo-Hofer-Kanto. La aglo sur monumento estas donaco de la federacia lando Tirolo.
La 11-an de septembro 2009 estis inaŭgurita Pado de Historioj de la Malsupra Urbo germane Historienpfad — Untere Stadt kiu gvidas al 17 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Malsupra Urbo.
-
Katolika preĝejo Sankta Marteno
-
Katolika preĝejo Sankta Marteno
-
Historioj-pado tabulo 1 Superrigardo
-
Elrigardo de Malsupra Urbo al Abatejo Klosterneuburg
-
Martena puto starigita 2009 sur la ĉefplaco
-
Memoriga ŝtono kie staris sinagogo
-
Monumento de la komponisto Leopold Knebelsberger
-
Memortabulo ĉe la naskiĝdomo de la komponisto L.K.
Saksokvartalo
redaktiSituas je la piedo de Kahlenberg (Kalva Monto) rekte antaŭ Vieno. Trans la monto Kahlenberg ekzistas la stratkonekto nomata Altaĵo-ŝoseo, germane Höhenstraße (Hehenstrase). Post la Viena Altaĵo-ŝoseo estis konstruata la Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo inter la jaroj 1937 kaj 1940 kaj havas longecon de 4 km.
-
Katolika preĝejo Sankta Leopoldo
-
Enirejo de la elementa lernejo
-
Flanka muro de la elementa lernejo
-
Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo en la loĝeja regiono kun asfalto kaj la sendilo Kahlenberg
-
Memorŝtono konstruita okaze de la 25-a jubileo de la Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo
-
Sendilo Kahlenberg kun la pavimita Klostronovburga Altaĵo-ŝoseo
Famuloj
redakti- Franz Sales Kandler, aŭstra muzikfakulo.
- Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikteoriisto, komponisto kaj orgenisto.