Monaĥejo de Klosterneuburg

muzeo en Aŭstrio

Abatejo Klostronovburgo (germane Stift Klosterneuburg) estas abatejo de la regulaj kanonikoj, aŭgustenanoj (germane Aŭgustiner-Chorherren) en la komunumo Klostronovburgo, Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, en Malsupra Aŭstrio. Kanoniko tie estis ankaŭ la kontraŭfaŝisto Roman Karl Scholz.

Panoramo kun la monaĥejo

Historio redakti

Ĝian fondon la legendo interligas kun la retrovo de la vualo de markizino Agnes, forportita de la vento, estas konsekrata dum 1136. Ĝi estas origine romantikisma, krucforma baziliko, kies interno dum la tempo de la baroko estis belege ornamata. Forte impresas la marmora ĉefaltaro de M. Steindl (1723) kaj la granda festorgeno, konstruita de orgenprodukisto Freund (Passau) el la jaro 1642, per kiu, okaze de siaj vizitoj en Klostronovburgo, ludis ofte Anton Bruckner. En la klostra konstruparto (ĝi originas el la 12a ĝis la 14a jarcentoj) oni trovas la tiaman kunvenejon de la kanonikoj (germane Kapitelsaal), nun nomata "Kripto", en kiu estas starigita eminenta artverkaĵo el emajltabuletoj, kreita de Nikolao de Verdun dum 1181 kaj transformita dum la 14a jarcento al la "Verduna Altaro".

 
Sankta Leopoldo la 3-a

Imperiestro Karlo la 6a deziris konstruigi pompan konstruaĵon rezidejan kaj monaĥejan, laŭ la ekzemplo de Eskorialo ĉe Madrid, sur la loko de la konstruaĵ-komplekso, kiu estighis dum la paso de la jarcentoj kaj kiu estas konservita parte kiel la t.n. Malnov-Abatejo (germane Altstift) en "Leopoldi- kaj Kuchel-Kordo". Tiu ĉi novkonstruo de la Abatejo estas komencata en la jaro 1730, sed ne tute finata. Dum la 19a jarcento la nefinita parto ricevis sian lastan konstruaĵon en formo de la portalo laŭ la planoj de Kornhäusel [KORNhojsel]. La Novabatejo (germane Neustift), kun ambaŭ imponaj barokaj kupoloj, ornamitaj per la Germana Imperiestra Krono kaj la Aŭstria Duka Ĉapelo, kune kun la turoj de la Abateja Preĝejo, alikonstruitaj fine de la 19a jarcento, donas al la urbo ĝian impresan silueton.

Apartaĵoj redakti

Por multaj vizitantoj estas speciala allogaĵo la Novabatejo kun sia grandioza ĉefstuparo, kun bibliotekoj - la Abateja Biblioteko de Klostronovburgo ankoraŭ nuntempe estas centro de scienca laborado -, kun la pompa marmorsalonego kaj najbaraj belegaj Imperiestraj Ĉambroj kaj kun super ili situantaj Dukaj Ĉambroj, en kiuj estas prezentataj la multaj art- kaj kulturhistorie gravaj kolektaĵoj de la Abatejo, inter kiuj la Verduna Retablo.

De la multaj abatejaj konstruaĵoj, alikonstruitaj dum la paso de la tempo, estas ankoraŭ konservitaj la malnova Abateja Ĉarpentejo kaj la Abateja Bindejo; en la lasta menciita oni trovas la faman "Milsitelan Barelon", super kiun ĉiujare je la 15a de novembro oni aranĝas la tradician "Barelglitadon". Okaze de tiu ĉi nomfesta tago de Sankta Leopoldo (Leopoldo la 3-a) al la Abatejo venas ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la Federacia Lando Malsupra Aŭstrio, kies landa patrono estas la sankta markizo (margrafo), kaj multaj Vienanoj kaj turistoj.

Literaturo redakti

  • Berthold Černik: Das Augustiner-Chorherrenstift Klosterneuburg. Geschichtliche Daten. Wien 1958.
  • Josef Dirnbeck, Andreas Redtenbacher: Wo sich Wege kreuzen. Augustiner Chorherrenstift Klosterneuburg. Wien 1985.
  • Karl Drexler: Das Stift Klosterneuburg. Eine kunsthistorische Skizze. Wien 1894.
  • Wolfgang Christian Huber (eld.): Die Schatzkammer im Stift Klosterneuburg. Dößel 2011, ISBN 978-3-89923-271-4.
  • Johannes-Wolfgang Neugebauer: Zur Geschichte der Erneuerung der Stiftskirche in Klosterneuburg seit 1882 unter Friedrich von Schmidt, Coloman Krieger und Martin und Josef Schömer. In: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg. Band 16, Wien-Klosterneuburg 1997, p. 117–171.
  • Andreas Redtenbacher: Zukunft aus dem Erbe. Charisma und Spiritualität der Stifte der Österreichischen Augustiner-Chorherrenkongregation im Lichte des II. Vatikanischen Konzils. Wien 1984.
  • Andreas Redtenbacher: Zukunft aus dem Erbe. Charisma und Spiritualität der Augustiner Chorherren. (Dua eldono). Innsbruck-Wien 2007.
  • Andreas Redtenbacher: Wo sich Wege kreuzen. 900 Jahe Augustiner Chorherrenstift Klosterneuburg. Freiburg im Br. 2013 [kun DVD].
  • Floridus Röhrig: Stift Klosterneuburg und seine Kunstschätze. St. Pölten-Wien 1984.
  • Floridus Röhrig (red.): Der Heilige Leopold. Landesfürst und Staatssymbol. Ausstellungskatalog zur NÖ Landesausstellung im Stift Klosterneuburg, Wien 1985.
  • Christian Theuerkauff: Elfenbein in Klosterneuburg. Wels 1962.
  • Huberta Weigl: Die Genese der Klosterresidenz Kaiser Karls VI. Zur Planungs- und Baugeschichte von Stift Klosterneuburg in den Jahren 1730–1740. In: Jahrbuch des Stiftes Klosterneuburg. N.F. 17, Klosterneuburg 1999, p. 279–363.
  • Huberta Weigl: Die Kaiserzimmer im Stift Klosterneuburg. Programm und Ausstattung der Gemächer von Karl VI. und Elisabeth Christine. In: Wiener Jahrbuch für Kunstgeschichte. Band 51, Wien/ Köln/ Weimar 1998(2000), p. 115–144.
  • Carl Aigner, Karl Holubar, Wolfgang Christian Huber: Heiliger Leopold. Mensch, Politiker, Landespatron. Ausstellungskatalog des NÖ Landesmuseums, St. Pölten 2013.
  • Robert Rill: Geschichte des Augustiner-Chorherrenstiftes Klosterneuburg 1938 bis 1945 (= Veröffentlichungen des Internationalen Forschungszentrums für Grundfragen der Wissenschaften, Salzburg. N.F., Bd. 22). Geyer, Wien 1985.

Eksteraj ligiloj redakti