Kahlenberg (Vieno)

Kahlenberg (Kalva Monto) estas monto (484 m) en la 19-a distrikto Döbling (Debling) de Vieno. Ĝi apartenas al la Viena Arbaro kaj estas vidindaĵo de Vieno, krome ŝatata festotaga ekskurscelo de la vienanoj, ĉar sur Kahlenberg ekzistas elrigardo al preskaŭ la tuta urbo. De la Stefaniewarte (Stefanina Observa Turo), kiu situas sur la plej alta punkto de la monto, eblas ankaŭ rigardi la alian flankon de la monto, kie videblas la urbo Klostronovburgo (germane Klosterneuburg) kaj aliaj partoj de Malsupra Aŭstrio. Apud la Stefaniewarte troviĝas 165 m alta ŝtaltuba masto, kiu servas kiel antena masto de ORF (Aŭstria Radio Televido) por elsendi televidajn kaj ultrakurtondajn programojn. La antena masto disponas ankaŭ funkciajn deĵorejojn. En 1974 la antena masto anstataŭis alian maston konstruitan en 1956, kiu estis 129 metrojn alta.

Sendostacio kaj kirko Sankta Jozefo
La memortabulo omaĝe al la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski ĉe la fasado de pola preĝejo de Sankta Jozefo sur la monto Kahlenberg, de tiu monto la pola reĝo komencis tiel nomatan Batalon de Vieno

Sur la monto troviĝas la malgranda kirko nomata St. Josef (Sankta Jozefo). En la batalego ĉe Kahlenberg, komencis la pola reĝo Jan la 3-a Sobieski de Kahlenberg la batalon kontraŭ la turkoj, kiuj sieĝis Vienon 1683. La 12-an de septembro 1683 estis liberigita Vieno en tiel nomata Batalo de Vieno.

La strato Höhenstraße konektas la Kahlenberg al Vieno, Klostronovburgo kaj apudaj montoj kiel ekzemple la Leopoldsberg. Inter 1874 kaj 1920 estis dentorela fervojo de Nussdorf (ĉe la finhaltejo de la tramlinio D) sur la monton; hodiaŭ la sola publika transportilo sur la Kahlenberg estas la buslinio 38A.