Viena Arbaro

mezalta montaro en la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno de Aŭstrio

Viena Arbaro (germane Wienerwald [VInervald]) estas mezalta montaro en la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno de Aŭstrio, kiu geologie estas norda antaŭmontaro de la Nordaj Kalkalpoj, parto de la orientaj Alpoj. La arbara montaro troviĝas sude de la rivero Danubo inter Traisen [TRAJsen], Viena Ebenaĵo (hidrotermlinio kun multnombraj kuracbanejoj) kaj la Danuba kurbiĝo ĉe la burgo Greifenstein [GRAJfenŝtajn] en St. Andrä-Wördern. La okcidentan limon indikas la urbo St. Pölten, oriente la montaro transiras al la ebenaĵo "Viena baseno" (Wiener Becken), kaj de tie proksimas la lago Neusiedler See kaj la limo al Hungario. En Malsupra Aŭstrio la montaro ampleksas la historiajn regionojn Mostviertel (mosta regiono) okcidente kaj Industrieviertel (industria regiono) oriente.

Viena Arbaro
Peilstein.jpg

LandoAŭstrio

SituoVieno
- alteco893 m ü. A. [+]
- koordinatoj48° 5′ 14″ N, 15° 54′ 43″ O (mapo)48.0872215.91194Koordinatoj: 48° 5′ 14″ N, 15° 54′ 43″ O (mapo)
Plej alta punktoSchöpfl [+]
Areo1 000 km² (100 000 ha) [+]


Map
Viena Arbaro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Wienerwald [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la Viena Arbaro sudokcidente de Vieno

La plej alta punkto estas Schöpfl [Ŝepfl], 893 metrojn super la marnivelo. La plej nordorientaj montoj estas Kahlenberg (Kalva Monto) 884 m kaj Leopoldsberg (Leopoldomonto) 425 m. Viena Arbaro kun siaj multnombraj arbaroj estas ŝatata proksima ripozregiono por la loĝantaro de Vieno.