La Industrieviertel [indusTRIfirtel] (industria regiono) estas unu el la kvar historiaj, pejzaĝaj regionoj de Malsupra Aŭstrio: Wald-, Wein- (vina), Industrie- (industria) kaj Mostviertel (mosta regiono). Ĝi konsistigas la sudorienton de la federacia lando, kaj la orienton de la mezalta arbaro Wienerwald. La limon al la vina regiono norde konsistigas la rivero Danubo respektive la suda limo de la federacia lando kaj nacia ĉefurbo Vieno, oriente limas Burgenlando. La nomon evidente kaŭzis la historie frua kaj intensa industriigo de la regiono: jam en 1783 ĝi konsistigis kvaronon de la regiona ekonomio.

Industrieviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj47° 50′ 0″ N, 16° 20′ 0″ O (mapo)47.8333333316.33333333Koordinatoj: 47° 50′ 0″ N, 16° 20′ 0″ O (mapo)


Industrieviertel (Tero)
Industrieviertel (Tero)
Malsupra Aŭstrio kaj ĝiaj regionoj

Industrieviertel (Malsupra Aŭstrio)
Industrieviertel (Malsupra Aŭstrio)
DEC

Industrieviertel (Aŭstrio)
Industrieviertel (Aŭstrio)
DEC

Map
Industrieviertel

Vikimedia Komunejo:  Industrieviertel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Industrieviertel ampleksas areon de proksimume 4 186 kmkvadradaj kilometroj. La teritorio ampleksas la distriktojn Neunkirchen, Wiener Neustadt-Land, Baden, Mödling kaj Bruck an der Leitha, krome la okcidentajn antaŭurbojn de Vieno kiuj konsistigas la plej orientajn partojn de la distriktoj Tulln (urbo Klosterneuburg) kaj St. Pölten-Land kaj antaŭe apartenis al la distrikto Wien-Umgebung, kaj la eksterdistriktan urbon Wiener Neustadt.

Eksteraj ligiloj redakti