Wiener Neustadt

Wiener Neustadt [vi:ner nojŝtat] (hungare Bécsújhely [be:ĉujhej] aŭ Bécsi Újváros) estas urbo en la nordokcidenta parto de Aŭstrio, sude de Vieno, en Malsupra Aŭstrio, ĉe la bordo de rivero Fischa, kun ĉirkaŭ 38.000 loĝantoj. La urbo estas grava fervoja punkto.

Wiener Neustadt | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
statuturbo de Aŭstrio planurbo urbo loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj komunumo de Aŭstrio distrikto de Aŭstrio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2700 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 44 461 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 730 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 49′ N, 16° 15′ O (mapo)47.81666666666716.25Koordinatoj: 47° 49′ N, 16° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 265 m [+] | ||||
Areo | 60,94 km² (6 094 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Ĝin fondis la Babenberga duko Leopoldo la 5-a 1194. Wiener Neustadt akiris urbajn rajtojn en 1277 kaj tiutempe havis faman monfarejon. La floranta epoko de la urbo estis en la 15-a jarcento, kiam ĝi estis sidejo de Frederiko la 3-a, romia kontraŭ-imperiestro. La urbo tiel ekmalgraviĝis en la 17-a jarcento, ke oni malpermesis la elmigradon per imperiestra dekreto.
La urbo havis ekde la 13-a jarcento fortikaĵon, el kiu restis nur unu turo (el tri), kiu servas nun kiel muzeo (turmenta turo). Aliaj gravaj konstruaĵoj estas la katedralo el la 13-a jc. (Liebfrauenkirche), iama jezuita kolegio (1737–1743, nun muzeo), la fortikaĵo el la 13-a jc, kie naskiĝis la german-romia imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459–1519) kaj kie troviĝas lia tombo. Gravas ankaŭ la Neukloster (Nova Monaĥejo) kun preĝejo el la 13-a jc.
En la fortikaĵo funkciis inter 1752–1919 kaj ekde 1958 denove la Militara Akademio de Maria Teresia. Tie estis enprizonigitaj la juĝitoj de la Wesselényi-komploto: Péter Zrínyi, Ferenc Frangepán, pli poste Ferenc Rákóczi la 2-a.
En la urbo funkcias ankaŭ Teknika Altlernejo, instrua instituto por handikapuloj.
Ekde 1958 troviĝas en la urba centro la Esperanto-Park.
Famuloj rilataj al Wiener Neustadt
redakti- Christian Stocker, politikisto
- Gyula Miskolczy, historiisto
- Karl Merkatz, aktoro
Eksteraj ligiloj
redaktiOficiala retpaĝo: www.wiener-neustadt.at germane