La Waldviertel [VALTfirtel] (arbara regiono) estas unu el la kvar historiaj, pejzaĝaj regionoj de Malsupra Aŭstrio: Wald-, Wein- (vina), Industrie- (industria) kaj Mostviertel (mosta regiono). Ĝi konsistigas la nordokcidenton de la federacia lando. La regiono havas limojn norde al Ĉeĥio, kaj okcidente al Supra Aŭstrio. La limon al la vina regiono pli orienta konsistigas la monto Manhartsberg, la limon al la mosta regiono sude pli-malpli la rivero Danubo.

Waldviertel
ĉeĥe Lesní čtvrť
regiono
Oficiala nomo: Waldviertel
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Situo Waldviertel
 - koordinatoj 48° 31′ 00″ N 15° 15′ 00″ O / 48.51667 °N, 15.25000 °O / 48.51667; 15.25000 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Mapo de Malsupra Aŭstrio (Waldviertel markita verde)
Mapo de Malsupra Aŭstrio (Waldviertel markita verde)
Mapo de Malsupra Aŭstrio (Waldviertel markita verde)
Vikimedia Komunejo: Waldviertel
Retpaĝo: waldviertel.at
Portalo pri Geografio

La Waldviertel ampleksas areon de proksimume 4 600 kvadradaj kilometroj kaj en 2011 havis proksimume 22 000 loĝantojn. La plej gravaj loĝlokoj estas la korespondaj distriktaj ĉefurboj Gmünd, Horn, Krems an der Donau, Waidhofen an der Thaya kaj Zwettl. La regiono ampleksas kaj la distriktojn korespondajn al tiuj urboj, do la distriktoj Gmünd, Horn, Krems-Land (plejparte, nur la plej suda parto estas parto de la mosta regiono), Waidhofen an der Thaya kaj Zwettl kaj aldone la nordorientan parton de la distrikto Melk. Malpligrandaj partoj de la distriktoj Krems kaj Horn laŭ la historio situis en la vina regiono, sed ekde la 20-a jarcento plifaciligite konsideratas parto de la "arbara kvarono" de la lando.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti