La Weinviertel [VAJNfirtel] (vina regiono) estas unu el la kvar historiaj, pejzaĝaj regionoj de Malsupra Aŭstrio: Wald-, Wein- (vina), Industrie- (industria) kaj Mostviertel (mosta regiono). Ĝi konsistigas la nordorienton de la federacia lando. La regiono havas limojn oriente al Slovakio, norde al Ĉeĥio. Sude de ĝi troviĝas la Aŭstria federacia lando kaj ĉefurbo Vieno. La limon al la arbara regiono pli okcidenta konsistigas la monto Manhartsberg, la limon al la mosta kaj industria regionoj sude la rivero Danubo.

Weinviertel
Historia regiono
regiono [+]

LandoAŭstrio
- koordinatoj48° 28′ 40″ N, 16° 30′ 50″ O (mapo)48.477916.5139Koordinatoj: 48° 28′ 40″ N, 16° 30′ 50″ O (mapo)


Weinviertel (Tero)
Weinviertel (Tero)
Malsupra Aŭstrio kaj ĝiaj regionoj

Weinviertel (Malsupra Aŭstrio)
Weinviertel (Malsupra Aŭstrio)
DEC

Weinviertel (Aŭstrio)
Weinviertel (Aŭstrio)
DEC

Map
Weinviertel

Vikimedia Komunejo:  Weinviertel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Weinviertel konsistas el la distriktoj Gänserndorf [GEnserndorf], Hollabrunn [HOlabrun], Korneuburg [KORnojburk], Mistelbach [MIstlbaĥ] (ĝis 2016 ankaŭ de la norda parto de la distrikto Wien-Umgebung [VI:n umGE:bung]). Aldone la norda parto de la distrikto Tulln, la tereno norde de la rivero Danubo, apartenas al la teritorio.

La nomo devenas de la vasta vin-kultivado. La plej tipaj vitospecoj estas:

  • Grüner Veltliner, [GRIner veltLIner], (blanka), la plej grava vino
  • Weißburgunder [VAJSburgunder] , (blanka)
  • Welschriesling [VElŝrisling] , (blanka)
  • Zweigelt [tsvAJgelt] , (ruĝa)
  • Blauer Portugieser [BLAŬer portuGIser] , (ruĝa)

La deven-konfirmo "DAC" (latine: Districtus Austriae Controllatus, regiono Aŭstria kontrolata, [disTRIKtus aŭsTRIe kontroLAtus]) por la "Weinviertel DAC" signifas, ke la vino estas tipa ekzemplo de la speco "Grüner Veltliner" kun hel- ĝis verdflava koloro, seka kaj piproaroma gusto kaj devas havi minimume 12 % vinalkoholon.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti