Procento

proporcio, kies denominatoro estas 100
(Alidirektita el %)
%

Procentoelcento estas unuo uzata por esprimi proporciojn; unu elcento respondas al la proporcio 1:100 (unu centono).

En Esperanto regas malunueco de la lingva uzo: Multaj opinias pli logike uzi la vorton elcento (aŭ pocentocentono), sed procento restas la plej multe uzata varianto. Tiuj, kiuj preferas la vorton elcento por taksado difinita rilate al la nombro cent [1], aliflanke permesas, ke procento estu daŭre uzata kun financa signifo (por interezo). La esprimo elcento jam estas uzata sufiĉe multe, dum pocento estas malmulte uzata; centono estas plej ofte uzata laŭ simila maniero kiel duono, triono, do ne vere kiel la vorto procento.

Financa uzo redakti

Finance procento estas la profito produktata de monsumo pruntita aŭ ŝuldata.

La procentego estas procento pli granda ol la leĝa, kutima (uzuro).

Referencoj redakti

  1. Vd la rimarkon en ReVo, kazo pri kiu elcento prefereblas al procento [1]

Vidu ankaŭ redakti