Leopoldomonto (germane Leopoldsberg) [425 m] formas kun la norda Bisammonto (germane Bisamberg) [358 m] la trarompon de Danubo ĉe la rando de Vieno, nomata Viena Pordo (germane Wiener Pforte).

Leopoldomonto

Geografio redakti

Leopoldomonto estas la nordorienta branĉa etendaĵo de la Alpoj kaj ŝatata ekskursloko en Viena Arbaro (germane Wienerwald) [Vinervald]. La parto ĉe Danubo estas kruta deklivo je 50 % ĝis 70 % kaj pro tio nomata Nazo (germane Nase) [Naze]. De la pinto estas la distanco al la rivera bordo, ĉe ĉirkaŭ 260 m alteca diferenco, nur 400 m.