Pado de Historioj de la Supra Urbo

Pado de Historioj de la Supra Urbo, germane Historienpfad — Obere Stadt, gvidas al 20 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Supra Urbo de la urbokomunumo Klostronovburgo, kies titolo estas Urbo de la Interpopola Kompreniĝo. La starigo de Pado de Historioj de la Supra Urbo okazis en oktobro 2012.

Urboplaco: Tabulo 1 Superrigardo de la Pado de Historioj
Urboplaco: Tabulo 2 Vicus kaj Grätzl (malnovaj urbopartoj

20 Tabuloj montras redakti

  1. Superrigardo: Mapo de la pado
  2. Vicus kaj Grätzl (malnovaj urbokvartaloj)
  3. Gastejo "Al la Dukoĉapelo"
  4. Urbodomo
  5. Sieĝo de la Turkoj
  6. Pionirkazerno
  7. Monumento de la Imperiestro
  8. Roman-Scholz-placo [Roman Ŝolc-]
  9. Ĝemelurbo Göppingen [Gepingen] en Germanio
  10. Fajrobrigado
  11. Patroneco Sudetendeutscher [Sudetendojtŝer]-placo
  12. Kruco-kolono
  13. Tombejo
  14. Limeso-strato
  15. Gimnazio
  16. Albrechts [Albreĥts]-burgo
  17. Pafejo
  18. Frumb-kolono (Frumb estas nomo)
  19. Imperiestro Jubilea Lernejo
  20. Periodo de la Francoj

Vidu ankaŭ redakti