La ŝipo Le Joola estis pramo kiu veturadis de 1990 ĝis 2002 inter la senegala ĉefurbo Dakaro kaj la regiona ĉefurbo de Kazamanco, Ziginĉor. La linio havis unu dumvojan haltejon apud la insulo Karabano, ĉe la elfluejo de la rivero Kazamanco. Pro manko de perono, la en- kaj elŝipiĝo en Karabano okazis per pirogoj.

La nokton de la 26a de septembro 2002 la ŝipo vrakis verŝajne pro la sumo de troa ŝarĝo, malekvilibra lokigado de la ŝarĝo, kaj subita moviĝo de popolamaso sur la ekstera ferdeko. Estas fakto ke la ŝipo estis desegnita por transporti 550 homojn, sed por ĝia lasta vojaĝo oni vendis pli ol 1 000 biletojn. Aldone al tio, oni devas kalkuli ke infanoj rajtis vojaĝi sen bileto. Krome anoj de la Senegala armeo povis vojaĝi kaj vojaĝigi siajn familianojn, au simplajn konatojn, senbilete.

Nur unu el la memenbloveblaj savboatoj apartigis de la ŝipo kaj enblogiĝis. Mortis inter 1836 kaj 2000 personoj. Entute 64 homoj saviĝis. kaj tio estis la plej granda tragedio en la historio de Senegalo.