Malfermi la ĉefan menuon

Ĉevolga Altaĵo (Приволжская возвышенность) estas parto de Orienteŭropa ebenaĵo, situanta sur la okcidenta bordo de Volgo ekde Niĵnij Novgorod norde ĝis Volgogrado sude. Okcidente ĝi estas limigita per Okao-Dona ebenaĵo (kaj ties parto Tambova ebenaĵo). Grandparte de la teritorio la altaĵo konsistas el relative facile detrueblaj rokaĵoj: sabloj, argiloj, marnoj, kretoj, kiuj rilatas al ĵurasio, kretaceo kaj paleogeno. Apud Samara kurbiĝo, kaj ankaŭ en aliaj lokoj (apud Saratov k.a.) surface aperas pli malmolaj kaj antikvaj sedimentaj rokoj — karboniaj kaj permiaj kalkoŝtonoj kaj dolomitoj. Inter paleogenaj sedimentaĵoj estas ŝirmantaj tavoloj de firmaj grejsoj. La bazo de la altaĵo estas profunda (pli ol 800 metroj).[1]

ReliefoRedakti

Ĉevolga Altaĵo havas abruptan randon flanke de Volgo kaj poiomete malleviĝas al Okao-Dona ebenaĵo. Multaj eroziaj valetoj distranĉas la altaĵon, precipe ties volgan deklivon. Kelkaj partoj de alta volga deklivo tradicie estas nomataj montaroj, malgraŭ ilia malgranda alteco, ekzemple, montaroj Ĵiguli, Djatlovi, Undora montaro. Kelkloke aperas karstoj. La teritorio estas multe agrikulturata. Norde de Ĉevolga altaĵo, inter Niĵnij Novgorod kaj Kazano, plimultas altecoj 150–180 metroj. Pli sude la altecoj pligrandiĝas: apud Uljanovsko ĝis 200 metroj, apud Samaro ĝis 300 metroj. La plej alta loko de Ĉevolga Altaĵo (381 m) troviĝas en montaro Ĵiguli ĉe Volgo. Preskaŭ samaj altecoj troveblas apud Ĥvalinsk (369 m) kaj apud Kamiŝin (359 m). Sude de Kamiŝin Ĉevolga Altaĵo iom post iom malaltiĝas, kaj ĉe Volgogrado plimulto de altecoj estas 125–130 metroj.

Longo de Ĉevolga Altaĵo estas ĉirkaŭ 800 kilometroj de nordo al sudo. Larĝo varias: norde ĝi estas pli ol 500 km, ĉe Volgogrado – ne pli ol 60 km.[2]

HidrologioRedakti

Sur Ĉevolga Altaĵo troviĝas Volgo-Dona akvodislimo. Norde ĝia linio malproksimas de Volgo, estante pli okcidente ol Sura. Sude la linio estas tuj apud Volgo, tial la volga kaj la dona deklivoj estas tute malegalaj. Sur la altaĵo fluas aŭ komenciĝas kelkaj grandaj riveroj: Sura, Svijaga, Mokŝa, Ĥopjor, Medvedica, Ilovlja kaj multaj malgrandaj.[2]

ReferencojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Краткая географическая энциклопедия, Том 3/Гл.ред. Григорьев А. А. М.:Советская энциклопедия — 1962, 580 с. с илл., 19 л. карт