Peĉora (ruse Печора) estas rivero en Rusio, en la nordorienta parto de Eŭropa areo. Plejparte fluas tra Komiio, nur la suba parto tuŝas Nenecion. Laŭ akvofluo, ĝi etas plej granda rivero de tiu Norda regiono.

Peĉora
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr

Geografio redakti

La rivero fontas estas sur okcidentaj deklivoj de Norda Uralo. Komence, ĝi fluas en mallarĝa valo sudokcidente, tiam turniĝas norden, malrapidiĝas kaj fluas sur la Peĉora ebenaĵo. Ĝi turnigxas okcidente ĉe buŝo de la rivero Usa, ĝia fluejo plilarĝiĝas - de tie oni nomas la riveron Granda Peĉora - kaj post du akraj kurboj, ĉe buŝo de rivero Cilma, la rivero denove fluas norden. Sur tiu areo, ĝia inunda areo estas larĝa, ĝi havas multajn flankajn kaj finbranĉojn. Je ĉ. 130 km de la buŝo, sur teritorio de Nenecio, ĝi disiĝas je du grandaj branĉoj kaj formas riverdelton ĉe Narjan-Mar kaj alfluas la Barencan maron en la Peĉora golfo. La larĝo de la delta estuaro atingas 45 km.

La supra kaj meza parto de la rivero fluas en la arbaro areo, kiun laŭgrade anstataŭigas tundro en la suba parto. Ĝi frostas en malfrua oktobro, la printempa inundado okazas en malfrua aprilo, komence de majo kaj pintas en mez-majo. La printempan degelon ofte akompanas forta glaci-amasiĝo. La rivero denove inundas, se okazas granda pluvokvanto dum somero.

Plejparto de la Peĉora ĝis urbo Troicko-Peĉorsk (ĉirkaŭ ĝis 1550. km) estas navigebla, en printempo kaj aŭtono eĉ plu. La marŝipoj povas 110 km trafiki ĝis la haveno de Narjan-Mar.

Grandaj alfluantoj fluas ĝenerale tra Komiio. Plej granda alfluanto estas en la dekstra flanko Usa, en la maldekstra estas rimarkindaj la riveroj Piĵma kaj Cilma.

Urboj redakti

La Peĉora regiono estas malabunde loĝata, ekzisrtas nur kelkaj gravaj setlejoj kaj konstruitaj transportaj itineroj. La rivera ŝargotransporto tiel tie estas de aparta graveco. Gravaj havenoj:

  • Peĉora (urbo) - la plej granda urbo de la baseno (proksimume 50 000 loĝantoj) kaj plej grava rivera haveno. Tie sur la rivero kuras la sola fervoja ponto.
  • Troicko-Peĉorsk - grava haveno en la supra parto
  • Narjan-Mar - centro de Nenecio (proksimume 20 000 loĝantoj), rivera kaj mara haveno de la riverdelto

Mineraloj kaj naturaj riĉaĵoj redakti

En la akvokolekta aero de Peĉora estas troveblaj konsiderindaj mineralaj kaj hidrokarbonidaj tavoloj. Tie okazas longtempe minado, kiel - ĉe Inta (karbo) ĉe Vuktil (tergaso), ĉe Usinsk (petrolo) - aliaj mineraloj atendas ekspluaton kaj esploron. En 1993, ĉe Usinsk okazis la plej detrua nafto-disverŝo.

La aliaj, grandegaj areoj de la akvokolekta areo estas tute netuŝitaj de industria aktivado. La rivero estas riĉa je fiŝo, la riverdelta regiono estas nestejo por multaj migrantaj birdoj. La supra parto de Peĉora kaj la areo ĝis rivero Iliĉ entenas 720 000 hektarojn, kies netuŝitaj praarbaroj aperas sur UNESKO-listo de Monda Heredaĵo.