Matt Pokora
Matt Pokora, aŭ M. Pokora, realnome Matthieu Tota (naskiĝis la 26-an de septembro 1985 en Strasburgo) estas franca kantisto. En 2003, li venkis en sezono 3 de elsendo Popstars kun la grupo "Linkup". Post unua grupa albumo, Notre étoile, li decidis fari soloan karieron, kaj aperigis sian unuan albumon en novembro 2004.
Matt Pokora | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Matt Pokora • M. Pokora • M. P. • MP |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1985 (37-jara) en Strasburgo |
Lingvoj | angla • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Amkunulo | Christina Milian |
Okupo | |
Okupo | komponisto • kantisto • dancisto • personal stylist • modelo • aktoro • kantotekstisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mpokoramusic.fr/ |
Depost tiam li publikigis sep pliajn albumojn kaj du koncertajn albumojn, kaj venkis en sezono 1 de elsendo Danse avec les stars elsendita de TF1 en 2011. En 2016, li fariĝis ĵuriano en sezono 3 de The Voice Kids en kiu li venkis kiel trejnanto de Manuella. En 2017, li fariĝis ĵuriano en The Voice : La Plus Belle Voix, en kiu li ankaŭ venkis kiel trejnanto de Lisandro Cuxi.
AlbumojRedakti
- Kiel membro de "Linkup"
- 2003: Notre étoile
- Soloe
- 2004: M. Pokora
- 2006: Player
- 2008: MP3
- 2010/2011: Mise à jour / Updated / Mise à jour Version 2.0
- 2012: À la poursuite du bonheur
- 2013: À la poursuite du bonheur Tour - Live à Bercy
- 2015: R.E.D. (Rythmes Extrêmement Dangereux)
- 2016: My Way
- 2019: Pyramide