Theodor Bibliander

svisa orientalisto kaj lingvisto

Theodor BUCHMANN (1509-1564) estis teologo, reformisto, orientalisto, lingvisto, hebreisto, helenisto, bibliisto, presisto de la unua latina tradukaĵo de la Korano, tradukita de Roberto de Kettono (1110-1160) kaj eldonita de Johano Oporino. Li estis familiara al la araba idiomo kaj aliaj orientaj lingvoj, kaj publikigis hebrean gramatikon en 1535, krom komentoj pri la Biblio. Li estis profesoro en Legnica (1527-1529), poste li reiris al Zuriko kie li sukcedis al Ulriko Zvinglo (1484-1531) kiel profesoro. Li kutime nomis sin "homo grammaticus"[1], oni kredas ke li mastris pli ol tridek lingvojn kaj estis unu el la plej gravaj tiamaj ekzegezistoj.

Theodor Bibliander
Persona informo
Naskiĝo 1509
en Bischofszell
Morto 26-an de septembro 1564 (1564-09-26)
en Zuriko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pesto Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teologo
lingvisto
tradukisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li estis filo de Hans Buchmann, konsilisto en Bischofszell. Instigita de sia frato Henriko por sin dediĉi al orientaj lingvoj, li studis la grekan kun Oswald Myconius (1488-1552) kaj la latinan kun Jakobus Ceporinus (1499-1525). En 1523, li komencas en Zuriko farante publikajn komentojn pri la Biblio. Inter 1525 kaj 1527, en Bazelo li ĉeestis la lecionojn de Johano Okolampado (1482-1531) kaj Konrado Pelikano (1478-1556) en la hebrea pri la Malnova Testamento. Leo Jud (1482-1542) kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531) ankaŭ estis liaj profesoroj. Li ankaŭ familiariĝis kun la araba lingvaĵo kaj aliaj lingvaĵoj el la Oriento, kaj fariĝis profesoro pri teologio.

Kariero

redakti

Rekomendita de Zvinglo al la princo de Legnica, Frederiko la 2-a (1480-1547), dum du jaroj li instruas en la Supera Lernejo de tiu urbo, en Silezio, kaj post kelkaj monatoj en la Latina Lernejo, en Brugg. Reirante al Zuriko, en 1529, li restas ĉe sia frato kie li profundiĝis en siaj lingvistikaj konoj kaj ekpreparas prihebrean gramatikon. Ĉe la morto de Zvinglo, en 1531, li sukcedas al ĉi tiu en la katedro pri Malnova Testamento - konsistigante en la komentoj pri la Septuaginto - en la loka teologia lernejo, kies posteno li okupas dum preskaŭ tridek jaroj. Erudicia filologo, li studas ankaŭ tiel la semitajn kiel la popularajn kaj naciajn lingvaĵojn, konsideratajn barbaraj de multaj el siaj samtempuloj. Klerema, li akiris grandan reputacion kiel filologo kaj biblia ekzegezisto kaj liaj instruojn rapide disvastiĝis pere de sia lernantaro.

Li partoprenis en pluraj religiaj debatoj, kiuj agitis la tiamajn kristanojn, per kritikoj al la Katolika Eklezio kaj al la romaj aŭtoritatoj. En sia verko "De legitima vindicatione Christianismi" (1553), li kontraŭas al la Koncilio de Trento kaj laŭdas la anglikanan anglion kiel ekzemplodona tero por la kristana libereco, kaj kritikas la papon, konsiderante lin kiel kontraŭkristo.

Kun Pietro Martire Vermigli (1499-1562), strikta defendanto de la Kalvinismo, li implikiĝis en doktrina polemiko pri la antaŭdestinitaĵo. En 1560, rezulte de tiuj dispuoj, li estas eksigita de sia teologia katedro kaj mortis pro bubona pesto, en 1564.

Selektita publikaĵaro

redakti

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. gramatikisto aŭ klerulo.