Malfermi la ĉefan menuon

Bernhard Ziegler (1496-1552) estis germana teologo kaj hebreisto, profesoro pri Teologio en la Universitato de Lepsiko. En 1512 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kie li lernis la hebrean kun Antonius Margaritha. En 1525 li laboris en Ansbach, kiel profesoro pri la hebrea kaj reformisto. Tie ĉi li ankaŭ estis rektoro de la Kolegiata preĝejo Sankta Gumberto.

Bernhard Ziegler
(1496-1552)
Germana teologo kaj hebreisto.
Germana teologo kaj hebreisto.
Persona informo
Naskiĝo 10-a de novembro 1496
en Gauernitz, Meißen, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Morto 2-a de januaro 1552
en Lepsiko, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Profesio
Profesio teologo • universitata profesoro • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

En 1526 li konatiĝis kun Konrad Cordatus en Legnica, kie Theodor Bibliander estis instruisto. Laŭ rekomendo de Marteno Lutero kaj Filipo Melanktono li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lepsiko, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro (1541) kaj doktoro pri teologio en 1543. Li estis ankaŭ mentoro de Valentin Winsheim en Dippoldiswalde. Dum kelka tempo li partoprenis en disputo de Matthias Lauterwald kontraŭ Andreas Osiander (1498-1552). Bernhard Ziegler estis edziĝinta al Anna von Krosigk.

Selektita verkaroRedakti

LiteraturoRedakti

Familinomo ZieglerRedakti

Vidu ankaŭRedakti