Salavat JULAJEV (naskiĝis la 16-an de junio 1754 — mortis la 8-an de oktobro 1800) estas baŝkira nacia heroo kaj poeto. Partoprenanto de la ribelo de Emeljan Pugaĉov (1773-1775) kaj ties gvidanto sur la tero de Baŝkirio. Li kolektis, formis kaj komandis pli ol dekmilan armeon. Pro batalo kontraŭ carismo li estis kondamnita al ĝisviva deportado. Literaturan kreadon li verkis ĉefe en la baŝkira lingvo.

Salavat Julajev
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1754 (1754-05-31)
en Tekeyevo
Morto 26-an de septembro 1800 (1800-09-26) (46-jaraĝa)
en Paldiski
Lingvoj baŝkira
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Julai Aznalin
Okupo
Okupo ribelanto • poeto • militisto
vdr

La monumento omaĝe al Julajev, troviĝanta en la ĉefurbo Ufa, fariĝis la bazo por prilaboro de la nuntempa blazono de Baŝkirio. Laŭ lia nomo oni nomis la plej grandan Glacihokeejojn en Ufa.