Václav KŘÍSTEK (naskiĝis la 26-an de septembro 1954 en Olomouc) estas ĉeĥa filma reĝisoro, scenaristo kaj verkisto.

Václav Křístek
Persona informo
Naskiĝo 26-an de septembro 1954 (1954-09-26) (69-jaraĝa)
en Olomouc
Profesio
Okupo verkisto • reĝisoro • filmreĝisoroscenaristo vd
vdr

Li studis en FAMU, filmis plurajn tutvesperajn filmojn kaj en lataj jaroj kunlaboras kun Ĉeĥa Televido.

Li verkis ankaŭ sian unuan romanon La vojaĝo al tagmezo, kiu rakontas pri Jakub Krčín (1535-1604) el Jelčany, fama konstruisto de la plej grandaj bohemaj fiŝlagoj, kiuj apartenis al tiutempaj teknikaj mirakloj.

Verkoj redakti

  • Zvířata ve městě (Bestoj en la urbo, 1989, filma scenaro)
  • Císař a tembor (Imperiestro kaj tamburisto, 1998, filma scenaro)
  • Cesta na poledne (La vojaĝo al tagmezo, 2004, historia romano)
  • Prohrát slunce před svítáním (Malgajni la sunon antaŭ la tagiĝo, 2011, historia romano, daŭrigo de la romano "La vojaĝo al tagmezo" pri Jakub Krčín, priskribas jarojn 1560-1568 en Ĉeĥio)

Filmoj redakti

  • Přátelé bermudského trojúhelníku (Amikoj de la Bermuda triangulo, 1987)
  • Zvířata ve městě (Bestoj en la urbo, 1989)
  • Vyžilý Boudník (Kaduka Boudník, 1990)
  • Video hity 92 (Video furoraĵoj 92, 1993)
  • Česká soda (Ĉeĥa sodo, 1998)
  • Císař a tambor (Imperiestro kaj tamburisto, 1998)
  • Policejní pohádky střámistra Zahrádky (Policaj fabeloj de ĝendarmo Ĝardeno, 2000, TV)
  • Deník šílené manželky (Taglibro de freneza edzino, 2001, TV)
  • Pátek čtrnáctého (Vendredo la dekkvaran, 2002, TV)
  • Z rodinného alba (El la familia albumo, 2002, TV)
  • Hodný chlapec (Bonkora knabo, 2004, TV)
  • Comeback (Reveno, 2006, TV)