Pollingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la pola lingvo
(Alidirektita el Polalingva Vikipedio)

La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

Pollingva Vikipedio
Retadreso pl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de marto 2024
Artikolnombro 1 607 715
Profundeco 33.4
Paĝoj 3 698 473
Redaktoj 72 969 554
Uzantoj 1 296 704
Aktivaj uzantoj 4 640
Administrantoj 99
Dosieroj 265
vdr

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 19-an de marto 2024 ĝi enhavas 1 607 715 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti