Anglalingva Vikipedio

anglalingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio
(Alidirektita el Anglalingva vikipedio)

La anglalingva Vikipedio (angle English Wikipedia) estas la versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio en la angla lingvo. Fondita la 15-an de januaro 2001 kaj atinginta kvar milionojn da artikoloj la 13-an de julio 2012, ĝi estis la unua eldono de vikipedio kaj restas la plej larĝa, kun pli ol duoble tiom da artikoloj ol la dua plej granda, la nederlandlingva Vikipedio. Laŭ la stato de marto 2014, 14,4 procentoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la anglalingva eldono - tiu nombro pli kaj pli malaltiĝis de pli ol 50 procentaĵoj en 2003, pro la laŭgrada kresko de la alilingvaj vikipediaj eldonoj.[1]

Anglalingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-en.svg
English Wikipedia screenshot.png
Priskribo La ĉefpaĝo de la anglalingva vikipedio
Retadreso en.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo angla
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de marto 2023
Artikolnombro 6 633 851
Profundeco 1175.2
Paĝoj 57 813 924
Redaktoj 1 141 451 832
Uzantoj 45 240 961
Aktivaj uzantoj 130 416
Administrantoj 910
Dosieroj 898 421
Information icon.svg
vdr
La anglalingva vikipedio la 18-an de januaro 2012 montris nigran protestopaĝon kontraŭ la leĝproponoj SOPA kaj PIPA.

Protesto de la 18-a de januaro 2012Redakti

La 18-an de januaro 2012 la anglalingva Vikipedio fermiĝis dum 24 horoj por protesti la leĝproponojn SOPA kaj PIPA je la kvina horo matene (UTC) ĝis la kvina matene (UTC) de la sekva tago. Unuafoje la Angla Vikipedio faris tian proteston. La vikipedianoj protestis ĉar se la leĝpropono estus akceptita, la nova leĝo farus gravajn damaĝojn en la libera Interreto.

En la sama tago, multaj alilingvaj Vikipedioj subtenis la proteston de la angla vikipedio per montro de protesta mesaĝo en siaj ĉefpaĝoj. Speciale, la itallingva Vikipedio alidirektigis ĉiun vizitanton al nigra paĝo. La vizitanto tamen povis legi kaj kontribui al la enciklopedio poste. En la nederlandlingva Vikipedio, oni aldonis ke ĉi tiu danĝerigas la interreton kaj ne nur en Ameriko, sed en la tuta mondo. 13 el la 15 plej gravaj Vikipedioj (250 000 artikoloj kaj pli) subtenis la proteston, krom finna kaj la franca vikipedioj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti