Finnlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la finna lingvo

La finnlingva Vikipedio (finne Suomenkielinen Wikipedia) estas finnlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio.

Finnlingva Vikipedio
Retadreso fi.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo finna
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 22-a de junio 2025
Artikolnombro 596 187
Profundeco 38
Paĝoj 1 540 835
Redaktoj 23 318 859
Uzantoj 605 863
Aktivaj uzantoj 1 404
Administrantoj 35
Dosieroj 78 497
vdr

Laŭ sumo de artikoloj, ĝi laŭ la stato de decembro 2012 estis la 17-a plej granda vikipedio kun proksimume 310 000 artikoloj.

La finna vikipedia projekto komenciĝis fine de la jaro 2002, sed restis en tre primitiva stadio ĝis somero 2003. La evoluo rapidiĝis post kiam la programaro MediaVikio estis novigita al fazo tri fine de novembro 2003, kaj de tiam konstante kreskas. Kvankam la nombro de denaskaj finnlingvanoj en komparo al aliaj lingvoj estas ne tro granda (laŭ takso de la retejo ethnologue temas pri proksimume 5 milionoj) kaj la nombro de homoj fremdlingve lernintaj la lingvon estas ege limigita, la projekto estas imprese sukcesa.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti