Hispanlingva Vikipedio

hispanlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio
(Alidirektita el Hispana Vikipedio)

La Hispana Vikipedio (Hispane: Wikipedia en Español) estas la eldono de Vikipedio en la Hispana lingvo. Ĝi havas la 3-an pozicion inter la vikipedioj kun plej granda nombro da vizitoj de ĉiuj vikipedioj[1]

Hispanlingva Vikipedio
Retadreso es.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo hispana
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 20-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 947 066
Profundeco 198.1
Paĝoj 8 150 051
Redaktoj 159 088 248
Uzantoj 7 121 539
Aktivaj uzantoj 14 466
Administrantoj 57
Dosieroj 0
vdr

La projekto estis fondita la 20-a de majo 2001 kaj atingis 100 000 artikolojn la 8-an de marto 2006, 200 000 artikolojn la 10-an de februaro 2007 (malpli ol unu jaro poste), 300 000 la 18-an de novembro de la sama jaro, 400 000 la 20-an de septembro 2008, 500 000 la 5-an de aŭgusto 2009, 600 000 la 23-an de majo 2010, 700.000 la 12-an de januaro 2011 kaj 800 000 la 12-an de julio de la sama jaro. La 13-an de novembro 2011 la hispana vikipedio havis 843 133 artikolojn, 16 311 aneksaĵojn kaj 121 107 kategoriojn. Je la 13-a de novembro de 2011, la hispana vikipedio havas 2 013 091 uzantojn, 15 971 el ili estis aktivaj uzantoj.

La 13-an de marto 2009, ĝi estis la dua vikipedio kiu atingis la milionon da uzantoj kaj ekde la 26-a de oktobro 2011, post superi la Polalingvan Vikipedion, ĝis la 30-a de oktobro 2011, ĝi estis la kvina vikipedio kun la plej granda nombro da artikoloj. Tiun tagon ĝi estis superita per la Nederlandlingva Vikipedio, kiu kreskis pli rapide ol la hispana.

Historio redakti

La 16-an de marto 2001, Jimmy Wales anoncis sian intencon malfermi plurajn eldonojn de Vikipedio en aliaj lingvoj malsamaj al la angla lingvo, kaj ke tiuj eldonoj estu la versioj en la franca, germana, hispana kaj ankaŭ eble Japana lingvo.[2]

Preskaŭ du monatoj poste, la 11-an de majo, la programistoj Jason Richey kaj Toan Vo malfermis dek unu vikiojn por komenci la malsamajn vikipediojn en siaj respektivaj lingvoj, inter ili la hispana. [3] La Hispana Vikipedio komencis sian funkciadon la 20-a de majo 2001. Inter siaj unuaj artikoloj aperas "Países del mundo" (Landoj de la mondo), kreita la 21-a de majo 2001 ĉe la 21:19, [4] "Ayuda:Cómo empezar una página" (Helpo:Kiel krei paĝon) estis kreita unu tago poste kaj "Informática" (Komputado) la 5-an de majo. Fine de 2001, la Hispana Vikipedio jam havis la ciferon da 220 artikoloj, inter ili "Física de partículas" (Partikla fiziko), "Don Quijote de la Mancha" (La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo), "Materia" (Materio) kaj "Wiki" (Vikio).

Du monatojn poste, en februaro de 2002, okazis misaranĝo pro la propono (poste malakceptita) akcepti propagandon por pagi la kostojn de vikipedio: pro tio misaranĝo, iuj uzantoj forlasis la projekton kaj fondis novan enciklopedion kiu nomigis "Enciclopedia Libre Universal en Español" (Libera Universala Enciklopedio en Hispana Lingvo). Eble pro tiu ĉi misaranĝo estas ke ĉiuj sekvaj proponoj pri pagi la kostojn de Vikipedio per propagando estis rapide malakceptitaj per sia fondinto, Jimmy Wales, kvankam laŭ siaj deklaracioj, ĉi tiu ideo ankoraŭ ne estas tute eliminata. [5]

 
Unua artikolo en la Hispana Vikipedio: Países del mundo (Landoj de la Mondo), kreita de sennoma uzanto la 21-a de majo 2001, ĉe la 21:19.

Dum tempo post sia misaranĝo, la Hispana Vikipedio ne havis multan aktivecon. En oktobro de 2002, kaj post la aktualigo al la III-a Fazo de la vikia softvaro kiu de tiam nomiĝis MediaVikion, la nombro da uzantoj komencis kreski denove. En marto de 2006, la Hispana Vikipedio estis jam, kun avantaĝo, la plej aktiva el la du projektoj. Nuntempe, pluraj uzantoj kunlaboras en ambaŭ projektoj, kaj multaj de la artikoloj el unu enciklopedio tralasis al la alia ĉar la egaleco de la permesiloj.

En novembro de 2003, oni decidis daŭradi kun la nomo "Wikipedia" kiel la oficiala nomo de la Hispana Vikipedio, aliaj eblaj nomoj estis «Librepedia», «Huiquipedia»«Ñiquipedia»[6] Ĉe la voĉ-dono por decidi la nomon la Hispana Vikipedio, okazis la unua redakto de Jimbo Wales en tiu vikipedio. Jimbo Wales voĉ-donis por daŭri la nomon «Wikipedia».[6]

La Hispana Vikipedio estis dum longa tempo la 8-a eldono kun la plej granda nombro da artikoloj, ĝis ke la Portugal-lingva Vikipedio superis la hispanan en majo de 2005 kaj, poste, la Ital-lingva Vikipedio ankaŭ superis la hispanan en aŭgusto de ĉisama jaro, situinta al la Hispana Vikipedio en la deka pozicio. En Aprilo de 2007 ĝi atingis superi la Svedlingva Vikipedio-n, kaj situintiĝi ĝin en la naŭa pozicio.

Je la 5-a de julio 2009 la Hispana Vikipedio superis denove al la portugala. la 7-a de julio 2009 de ĉisama jaro la Portugala Vikipedio superis la hispana sed nure por kelkaj horoj. La 7-a de junio 2010 la Hispana Vikipedio superos la Nederlandlingva Vikipedio kaj konvertiĝis ĝin en la sesa versio kun la plej granda nombro da artikoloj. La 22-a de marto 2011 la Hispana Vikipedio superis la Japanlingva Vikipedio-n konvertiĝinta ĝin en la sesa vikipedia eldono rilate al la nombro da artikoloj. La 26-a de oktobro estis dum mallonga tempo la kvina vikipedio kun la plej granda nombro da artikolo kiam superis la "Polalingva Vikipedio"-n, poste la Hispana Vikipedio estis superita denove por la Nederlandlingva Vikipedio. Oni antaŭvidas ke ĝi povas atingi la itala versio inter 2011 aŭ 2012 kaj konvertiĝi ĝin la kvara Vikipedio kiu atingis la miliono da artikoloj.

Laŭ la statistikoj de Vikipedio, la hispana versio estas la tria eldono kun pli vizitantoj ĝis la jaro 2011.[1]

Politikoj redakti

La politikoj kiu regas en la Hispana Vikipedio estas kreataj per Interkonsento de la kunlaborantoj kaj estas subtenantaj je la Kvin principoj

La interkonsento estas akirinta ofte per voĉdonoj en kiuj povas partopreni ĉiujn registratajn kunlaborantojn kun minimumaj nombro da kontribuoj faritaj. La politikoj kreitaj por la komunumo estas devigaj por ĉiuj.

Unu el la politikoj estas la deviga uzo de nure liberaj bildoj. La Hispana Vikipedio ne permesas la justa uzo.

Kunlaborantoj redakti

Uzantoj redakti

 
Mapo de registrataj vikipediistoj de ĉiu lando (oktobro 2011):
  •  > 2.000
  •  > 1.000
  •  > 100
  •  > 50
  •  > 10
  • Por kunlabori en la Hispana Vikipedio oni de bezonas registriĝi. La uzantoj sennoma povas krei novajn artikolojn (En la Angla Vikipedio tio ne estas permesata), sed ne povas ŝanĝigi la titolon de la artikoloj. Ankaŭ ne povas partopreni de la voĉdonojn, kvankam povas partopreni de la debatoj. La redaktoj de ĉiuj la uzanto registrigas en la historio de ĉiu artikolo.

    Iuj agadoj kaj taskoj en la Hispana Vikipedio nure estas permesataj al speciala klaso de uzantoj konataj kiel "Bibliotecarios" (En la Vikipedio estas la Administrantoj). Ili povas forbari uzanton, elimini paĝojn, ktp. La administrantoj de la hispana vikipedio ne havas aliajn specialajn rajton aŭ permeso kiu ne havu normalan uzanton.

    Iuj uzantoj havas la permeso de uzi uzantajn kontojn markitaj kiel "bots" (En la Vikipedio estas Robotoj). Ĝi estas programaro kiu laboras en Vikipedio kiel uzanto, sed ĝi laboras ege plirapide. Kutime ĝi estas uzata por longaj aferoj, tiel ke eblas fari ĝin plirapide. Ĉu oni volas kontroli roboton en la Hispana Vikipedio, oni devas atingi la rajton por tio sukcesanta la apogon de la komunumo.

    Ekzistas komitato formita por sep uzantoj elektitaj, por solvi la problemon ke la normala agado de la uzantoj aŭ la administrantoj ne povas solvi.

    Deveno de la uzantoj redakti

    En la Hispana Vikipedio partoprenas aktive uzantojn de ĉiuj (axu preskaŭ ĉiuj) la landoj de denaska hispana parolado. [7][8] Pli ol 520 kunlabori ofte - kun pli ol 10 redaktoj po monato - en la projekto. Hispanio esta la lando kiu pli kunlaborantoj havas, eĉ duoblanta al la duo de la listo, Argentino. [9] Je julio de 2011, inter la 10 artikoloj kun pli redaktoj estas la artikoloj pri Venezuelo, Meksiko, Argentino, kolombio, Hispanio, kaj Peruo, en tiu ordo. [10] Unu el la karakterizo de la Hispana Vikipedio estas sia internacieco. La 24-a de aŭgusto 2011, aŭto-kategoriĝis laŭ lando 8416 uzantoj el 70 landoj, inkludataj la 24 hispano-parolantaj landoj: [11]

     
    Registritaj vikipediistoj de ĉiu landoj.
     
    Mapo kiu montras la redaktojn kiujn oni faras ekde ĉiu parto de la mondo en la Hispana Vikipedio ĉiun tagon.

    Vidu ankaŭ redakti

    Referencoj redakti

    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wikipedia en español en la hispana Vikipedio.