Svedlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la sveda lingvo

La svedlingva Vikipedio (svede Svenskspråkiga WikipediaSvenska Wikipedia) estas la eldono de Vikipedio en la sveda lingvo.

Svedlingva Vikipedio
Retadreso sv.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo sveda
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 20-a de majo 2025
Artikolnombro 2 609 857
Profundeco 18.3
Paĝoj 6 311 440
Redaktoj 57 354 295
Uzantoj 950 277
Aktivaj uzantoj 1 953
Administrantoj 64
Dosieroj 0
vdr

Ĝi estis la tria eldono de Vikipedio: ĝi aperis en majo 2001, samtempe kiel la germanlingva Vikipedio kaj tuj post la anglalingva kaj la katalunlingva Vikipedio.

Komence, la projekto suferis la konkurencon de susning.nu, svedlingva vikio kiu estiĝis en 2001 kaj rapide iĝis la dua plej granda vikio en la mondo. Tamen, en la jaroj 2003-2004 multaj susning-istoj transiris al Vikipedio, kaj en aprilo 2004 oni malpermesis pluan modifadon de la artikoloj en susning.nu al la publiko. La 14-an de januaro 2005 la svedlingva Vikipedio superis susning.nu laŭ kvanto de artikoloj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti