Pjotr Nilus

rusia artisto

Pjotr Aleksandroviĉ NILUS (ukraine Петро Олександрович Нілус; ruse Пётр Александрович Нилус; naskiĝis la 21-an de februaro, 1869 (la 8-an de februaro laŭ la Julia Kalendaro) en Podolio — mortis 23-a de majo, 1943, Parizo) estis ukraina impresionista pentristo kaj verkisto.

Pjotr Nilus
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1869 (1869-06-29)
en Podolia gubernio
Morto 23-an de majo 1943 (1943-05-23) (73-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj rusaukrainafranca
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Grekov Odesa Art school
Okupo
Okupo pentristo • verkistoartokritikisto
vdr
Aŭtuno. 1893
Piedulo (Matene)

Pjotr naskiĝis en ukrainigita svisa familio en la familia bieno en Podolio. Je la sepa vivjaro, li translokiĝis al Odeso, kie li studis ĉe la loka lernejo reala de Petro kaj Paŭlo, kaj frekventis klasojn artajn de K. Kostandi. Poste, li ĉeestis en la Rusia Akademio de Belartoj, Sankt-Peterburgo kaj partoprenis ekspoziciojn de Peredviĵniki.

En 1920 li migris al Parizo, kie li laboris ĝis sia morto en 1943. Pjotr Nilus estis amiko de Aleksandr Kuprinkaj Ivan Bunin. Dum la unuaj jaroj en Parizo ili loĝis en la sama domo. Ili faris intensan korespondadon; eldoniĝis pli ol unu cent leterojn de Pjotr Nilus al Bunin.

Pjotr Nilus ofte estas konfuzita kun sia parenco, konata antisemito kaj la aŭtoro de La Protokoloj de la Olduloj de Ciono, Sergei Nilus. Fakte, Pjotr ne estis antisemito kaj en 1906 kune kun Kornej Ĉukovskij energie partoprenis klopodojn helpi judajn infanojn, viktimojn de la Odesa pogromo.

Referenco redakti

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 2-a de decembro, 2006.